Liberalismo estas politika filozofio aŭ mondrigardo konstruita en ideoj de libereco kaj egaleco.
Liberaluloj apogas larĝan aron de vidpunktoj depende de sia kompreno de tiuj principoj, sed ĝenerale ili apogas ideojn kiel ekzemple liberaj kaj justaj balotadoj, civitanrajtoj, gazetara libereco, religia libereco, libera komerco, kaj privata posedrajto.
Liberalismo | ||
---|---|---|
politika filozofio • politika ideologio | ||
Liberalismo unue iĝis klara politika movado dum la Klerismo, kiam ĝi iĝis populara inter filozofoj kaj ekonomikistoj en la okcidenta mondo. Liberalismo malaprobis heredajn privilegiojn, ŝtatan religion, absolutan monarkion kaj la Didevena Rajto de Reĝoj. La filozofo John Locke de la 17-a jarcento ofte estas meritigita pro fondado de liberalismo kiel klara filozofia tradicio. Locke argumentis ke ĉiu homo havas naturon rekte al vivo, libereco kaj posedrajto kaj laŭ la socia kontrakto, registaroj ne rajtas malobservi tiujn rajtojn.
Liberaluloj kontraŭbatalis tradician konservativismon kaj serĉis anstataŭigi absolutismon en registaroj per reprezenta demokratio kaj la jura hegemonio (Egaleco antaŭ la leĝo kaj Jurecebleco).
La revoluciuloj de la Glora Revolucio, Usona Revolucio, segmentoj de la Franca Revolucio (kiel ekzemple la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj), kaj aliaj liberalaj revoluciuloj de tiu tempo uzis liberalan filozofion por pravigi la armitan forigon de tio kion ili vidis kiel tirana reĝimo. Dum la deknaŭa jarcento liberalaj registaroj establiĝis en landoj en tuta Eŭropo, Hispanameriko, kaj Nordameriko. En tiu periodo, la domina ideologia kontraŭulo de liberalismo estis klasika konservativismo.
Dum la 20a jarcento, liberalaj ideoj disvastiĝis eĉ plu, ĉar liberalaj demokratioj trovis sin sur la venka flanko en ambaŭ mondmilitoj. Liberalismo survivis ankaŭ al ĉefaj ideologiaj defioj el novaj opoziciantoj, kiaj faŝismo kaj komunismo. En Eŭropo kaj Nordameriko, ekzistis ankaŭ la pliiĝo de sociala liberalismo , kiu estas rilata kun socialdemokratio en Eŭropo. La signifo de la vorto "liberalismo" komencis diverĝi en disversaj mondopartoj, do pli for el la okcidenta mondo.
Klasika liberalismo estas termino fabrikita de libertarianismaj politikaj teoriistoj je la 20-a jarcento por distingi inter ilia ideologio kaj tiu de 20-aj jarcentaj liberaluloj kaj signifi ke libertarianismo, ne liberalismo, estas fidela al historia liberala pensado. Ĝi sekvas tradicion de pensado de John Locke al Adam Smith al Frédéric Bastiat al Ludwig von Mises al Friedrich August von Hayek al Anthony de Jasay, de filozofoj, ekonomikistoj, kaj politikaj pensuloj, kiuj studigas kaj antaŭenigas individuan liberecon, notinde kontraŭ la arbitra povo de registaroj. Vidu artikolon Libertarianismo.
Vortoj kiaj liberalo, libereco, libertariano kaj libertino derivas sian historion el la Latina liber, kiu signifas "libera". Unu el la unuaj registritaj ekzemploj de la vorto liberala estis de 1375, kiam ĝi estis uzata por priskribi la liberalajn artojn en la kunteksto de edukado dezirebla por liber-naskiĝinta homo. La frua konekto de la vorto kun la klasika edukado de mezepoka universitato malfermis vojon al proliferado de diversaj denotacioj kaj konotacioj. Liberala povus referenci al "libera en donaco, donacema" tiom frue kiom je 1387, "farita senlime" en 1433, "libere permesita" en 1530 kaj "libera el limigo" — ofte kun pejorativa nuancado — en la 16a kaj 17a jarcentoj. En la 16-a jarcento en Anglio, liberala povus havi pozitivajn aŭ negativajn atribuojn reference al la malavaremo aŭ al la maldiskretemo de iu. En Much Ado About Nothing, William Shakespeare verkis pri "a liberal villaine" (liberala maliculo) kiu "hath [...] confest his vile encounters" (kiuj konfesis siajn malicajn trafojn). Kun la apero de la Klerismo, la vorto akiris definitive pli pozitivajn nuancojn, difinitajn kiel "libera el mallarĝaj antaŭjuĝoj" en 1781 kaj "libera el maltoleremo" en 1823. En 1815, aperis la unua uzo de la vorto "liberalismo" en angla lingvo. En Hispanio, la liberales estis la unua grupo kiu uzis la liberalan etikedon en politika kunteksto, luktante dum jardekoj por la plenumado de la Hispana konstitucio de 1812. El 1820 ĝis 1823 dum la Trienio Liberal, la reĝo Ferdinando la 7-a estis devigita fare de la liberales ĵuri subteni la Konstitucion, kion li poste perfidos. Meze de la 19-a jarcento, liberala estis jam uzita kiel politikigita termino por partioj kaj movadoj tutmonde.
Laŭlonge de la historio, la signifo de la vorto liberalismo ekdiverĝis en diversaj partoj de la mondo. Laŭ la Encyclopædia Britannica: "En Usono, liberalismo estas asocia kun la bonfaraj politikoj de la programo "New Deal" de la Demokrat-partia administrado fare de la prezidento Franklin D. Roosevelt, dum en Eŭropo ĝi estas pli ofte asocia kun engaĝiĝo por la limigo de la registaroj kaj la ekonomiaj politikoj nomitaj laissez-faire". Sekve, en Usono la ideoj de individuismo kaj laissez-faire politiko, kiuj estis dekomence asociaj kun la klasika liberalismo, iĝis la bazo de la aperinta skolo de "libertariana" pensaro kaj estas ŝlosilaj komponantoj de la usona konservatismo. Hodiaŭ, liberalulaj partioj restas politika forto kun ŝanĝiĝantaj gradoj da potenco kaj influo sur multaj landoj.
Malkiel en Eŭropo kaj en Latinameriko, la vorto liberalismo en Nordameriko preskaŭ ekskluzive referencas al la sociala liberalismo. La dominanta partio en Kanado estas la Liberala Partio kaj la Demokrata Partio estas kutime konsiderata liberala en Usono.
Iuj provas limigi la terminon klasika liberalismo, do ĝi haltis en la 19-a jarcento proksimume. Libertarianoj argumentas, ke ne ekzistas interrompo, neniu amasa forkonfesado de la pasinteco kaj neniu branĉigo en la klasika liberala tradicio - nur sola neinterrompita tradicio, la sola kiu pretendas rajton al iaj teoriistoj kiaj Locke, Hume, Adam Smith, Jean-Baptiste Say, kaj Frédéric Bastiat, kontraŭe ol Hobbes, Jean-Jacques Rousseau, Proudhon kaj Marx.
Simile, iuj dividas klasikan liberalismon inter politika liberalismo kaj ekonomika liberalismo, por ebligi konsideradon de liberalaj pravigoj de demokratio sendepende de liberalaj pravigoj de kapitalismo. Sed libertarianismaj pensuloj sin mem argumentas, ke tiu vidpunkto maltrafas la punkton, ĉar la klasika liberala tradicio estas nek politika nek ekonomika: ĝia estas teorio de juro - de tio kio estas aŭ ne estas legitime farebla.
Nuntempe la tielnomata Liberalismo signifas la liberon por la kapitaloposedantoj je ekspluati libere la laboristaron kaj riĉfontojn de la mondo. Ĉio, kio povas kontraŭmeti reziston je la maksimumigo de la profitoj - sindikatoj, reguloj cele protekti ĉirkaŭaĵon, publikajn servojn, aŭ nacian sendependecon - devas esti rompita kaj detruita.
Liberalismo — kaj kiel politika tendenco kaj kiel intelektula tradicio — estas ĉefe moderna fenomenono kiu startis en la 17-a jarcento, kvankam kelkaj liberalaj filozofiaj ideoj havis antaŭaĵojn kaj antaŭuloj en la klasika antikveco kaj en Imperia Ĉinio. La Romia Imperiestro Marcus Aurelius proponis, "la ideon de politiko administrata kongrue kun egalaj rajtoj kaj egala parollibereco, kaj la ideon de reĝa regado kiu respektu plej el la libereco de la regatoj". Kelkaj fakuloj rekonis ankaŭ nombron de principoj familiaraj al la samtempaj liberaloj en la verkoj de kelkaj sofistoj kaj en la Funebra Oratoraĵo de Periklo. Liberala filozofio estas sombolo de etenda intelekta tradicio kiu estis ekzameninta kaj populariginta kelkajn el la plej gravaj kaj polemikaj principoj de la moderna mondo. Ties enorma fakula kaj akademia produkto estis karakterizata kiel enhavanta "riĉecon kaj diversecon", sed tiu diverseco ofte sugestas, ke liberalismo aperas en tre diferencaj formuloj kaj prezentas defio al iu ajn kiu serĉu klaran difinon.
La liberalismo de la Kontinenta Eŭropo estis dividita inter moderuloj kaj progresistoj, el kiuj la moderuloj tendencas al la elitismo kaj la progresistoj proponas la universaligon de fundamentaj institucioj kiel la universala voĉdonrajto, la universala edukrajto kaj la etendo de la posedorajto. Laŭlonge de la historio, la moderuloj anstataŭis la progresistojn kiel la ĉefaj gvardianoj de la liberalismo de la Kontinenta Eŭropo.
Klasika liberalismo estas tradicio de pensuloj kiuj evoluigis ideologion kontraŭa politiko. Politika liberalismo aliflanke, estas tradicio de politikistoj (precipe de britaj kaj usonaj liberalaj partioj), kiuj nur pretendas malprecizan rilaton kun iuj liberalaj pensuloj. Ekzistas malmulte da komunaĵoj inter la du.
Ekzemple, John Stuart Mill, kies verkoj estis notinde influitaj de lia socialisma edzino, laŭ libertarianoj estas periferia aŭtoro en ilia filozofia tradicio, dum politikaj liberaluloj konsideras lin, kiel parlamentano, kiel ĉefa persono en ilia tradicio. Lord Acton, klasika liberala aŭtoro, ankaŭ agnoskite influis Gladstone, liberala politikisto. Fine, iuj renomaj ekonomikistoj je la 1920-a kaj 1930-a jardekoj, tia kia John Maynard Keynes, kiam kolektivismaj teorioj estis plej influaj, forkonfesis la fundamentajn principoj de klasika liberalismo dum ili ankoraŭ pretendis la nomon "liberalulo" kontraste al malkaŝe kolektivismaj ekonomikistoj. Tio estas la limo de la rilato inter ĉi tiuj du tradicioj.
Konservativa liberalismo estas variaĵo de la liberalismo, kombinante liberalajn valorojn kaj politikajn konceptojn kun konservativaj sintenoj, aŭ, pli simple, reprezentante la dekstran alon de la liberala movado. Ĝi estas pli pozitiva kaj malpli radikala variaĵo de klasika liberalismo. Konservative liberalaj partioj kombinas liberalajn politikajn programojn kun pli tradiciaj sintenoj pri sociaj kaj etikaj temoj.
Nacia liberalismo aŭ pli akcentite naciisma liberalismo estas variaĵo de liberalismo, kombinante naciismon kun kelkaj liberalaj valoroj kaj politikaj konceptoj, precipe rilate al instruado, la rilato inter ŝtato kaj religiaj institucioj kaj moderna, efika, burokratia publika administrado. La radikoj de nacia liberalismo troveblas en la 19-a jarcento, kiam konservativa liberalismo estis la ideologio de la politikaj klasoj en plej multaj eŭropaj landoj kaj precipe tiuj de meza Eŭropo, tiam regitaj de monarkioj. Origine naciaj liberaluloj, kvankam favoraj al libera komercado, tamen ne estis liberalismaj komercistoj laŭ la skolo de Manĉestro, kiuj estas rekomendantoj de ekonomia liberalismo, kiel la tradiciaj liberaluloj de la 19-a jarcento ĉie alie en la mondo. Anstataŭe la naciaj liberaluloj de tiu epoko favoris kunlaboron inter la registaro kaj la nacia industrio je moderaj niveloj de protektismo, la starigon de moderaj sindikatoj, subvenciojn por naskiĝantaj industriaj entreprenoj aŭ por kompanioj konsiderataj havi strategian gravecon por la nacia evoluo, kaj diversajn formojn de komenciĝanta industria planado.
Liberal-faŝismo estas nomo donita, de ties kritikantoj, al tendenco perceptebla en la nuntempaj ŝtatoj konsistanta en allasi ĉiam pli da libereco al la kapitalismaj entreprenoj (bazo de la liberalismo) kaj ĉiam malpli da libereco al la civitanoj (bazo de la faŝismo). Laŭ tiuj, kiuj denuncas ĝin, la liberal-faŝismo egalas al doni senpunecon al la estraj klasoj kaj samtempe pliigi kontrolon kaj subpremadon kontraŭ la ordinaraj civitanoj, aplikante al ili la principon « nulo da tolero ».
Novliberalismo estas moderna formo de ekonomia liberalismo. La nocio estis uzata jam en la mezo de la 20-a jarcento de liberaluloj, kiuj klopodis trovi mezan vojon inter kapitalismo kaj socialismo. Ekde la lastaj jaroj de la 20-a jarcento, la nocion uzas ĉefe alimondistoj por nomi tiun ekonomikan politikon, kontraŭ kiu ili batalas. Novliberalismo estas do rigardata kiel kontraŭa pozicio al socialismo kaj ekologiismo.
La liberala demokratio estas formo de regado kiu konsistas en reprezenta demokratio en kiu la kapablo de la elektitaj reprezentantoj al la politikaj decidoj estas limigita al la reguloj de la laŭjura ŝtato kaj normale estas moderata per konstitucio kiu regas la protektadon de la konstituciaj rajtoj kaj de la kolektivaj kaj individuaj liberecoj, kaj establas tiu konstitucio restriktojn kaj al la regantoj kaj al la plenumo de la volo de difinita socia majoritato ene de tiu liberala demokratio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Liberalismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.