Por Vikipedia voĉdono, vidu la paĝon Vikipedio:Baloto
Voĉdono (foje nomata baloto) estas maniero kolektive decidi pri io. En demokratio, voĉdonoj uziĝas por elekti la parlamenton, ŝtatestron aŭ alian povohavan institucion aŭ oficon laŭ la volo de la popolo.
Laŭ sia deveno la vorto "baloto" signifas voĉdonon per voĉdonilo ("balotilo"); tamen laŭ kelkaj la signifo plilarĝiĝis al ajna voĉdono. Tiuokaze "baloti" kaj "voĉdoni" estus samsignifaj, do "balot/" estus nenecesa radiko. Ĉiuokaze en la plej multaj lingvoj ne ekzistas apartaj vortoj por "baloti" kaj "voĉdoni".
En demokratio, oni kutime postulas ke voĉdonoj estu ĝeneralaj, liberaj, egalaj kaj sekretaj.
Dum en tiel nomita reprezenta demokratio la voĉdonrajto estas limigita al elekto de parlamentanoj, registaranoj kaj eventuale juĝistoj, en rekta demokratio popolo ne nur rajtas elekti, sed ankaŭ voĉdoni pri konstituciaj paragrafoj, leĝoj kaj eĉ konkretaj materiaj demandoj kiel ŝtatkontraktoj, grandaj ŝtataj investoj ktp.
Ekzistas pluraj voĉdonsistemoj. Ĉe elektoj povas dividi ilin en du ĝeneralajn grupojn: proporcia voĉdono kaj plejmulta aŭ majoritata voĉdonsistemo.
Krom la voĉdonrajto mem ankaŭ estas grandaj diferencoj en diversaj politikaj sistemoj, kiu rajtas postuli voĉdonon kaj kiel. Ekzistas sistemoj, kiuj tute ne antaŭvidas voĉdonon pri materiaj demandoj, estas sistemoj, kie certa nombro da civitanoj povas postuli voĉdonon. Estas sistemoj, kie tiaj voĉdonrezultoj havas nur konsultan signifon, dum en aliaj landoj tiaj rezultoj estas leĝe validaj. La plej ampleksa sistemo de rekta demokratio certe estas tiu de certaj svisaj kantonoj, kie unuopa civitano per simpla letero al la parlamento povas postuli voĉdonon pri iu ajn temo!
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Voĉdono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.