La lebanona cedro (Cedrus libani) esta specio de cedro hejma en la montaroj de la Mediteranea regiono .
Lebanona cedro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lebanona cedro en la Arbaro de la Cedroj de Dio. | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Cedrus libani = A.Rich. | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Arealo de la cedrospecioj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La lebanona cedro estas ĉiamverda pingloarbo, alta ĝis 40 metroj, kun trunko havanta diametron ĝis 2,5 metroj. La krono estas konusforma kiam juna, iĝante larĝe tabuloforma kun aĝo kaj kun sufiĉe ebenaj branĉoj.
La ŝosoj estas duformaj, kun longaj kaj mallongaj ŝosoj. La folioj estas pinglo-similaj, interspacigitaj sur la longaj ŝosoj, kaj en aretoj de 15-45 sur la mallongaj ŝosoj; ili estas 5–30 mm longaj, sekce kvarangulaj, kaj varias ekde verdaj al bluverdaj kun stomaj strioj sur ĉiuj kvar flankoj. La strobiloj ofte estas produktitaj ĉiun duan jaron, kaj ili maturiĝas 12 monatojn ekde polenado; maturaj konusoj en malfrua aŭtuno longas 8–12 cm kaj larĝas 4–6 cm.
Tiu palearktisa specio unue estis klasifikita far la franca botanikisto Achille Richard. Estas du diferencaj tipoj de Cedrus libani kiuj estas konsiderataj esti diferencaj subspecioj aŭ varioj :
Iuj botanikistoj ankaŭ klasifikas la kipran cedron (Cedrus brevifolia) kaj la atlasan cedron (Cedrus atlantica) kiel subspeciojn de C. libani. Tamen, plejparte de la nuntempaj fontoj konsideras ilin kiel diferencajn speciojn.
En Libano kaj Turkujo ĝi estas plej abunda ĉe altitudoj de 1 000-2 000 m, kie ĝi konstituas unuspeciajn arbarojn aŭ miksajn arbarojn kun kilikia abio (Abies cilicica), nigra pino (Pinus nigra), kaj pluraj juniperospecioj (Juniperus).
La lebanona cedro estis grava por diversaj pratempaj kulturoj. La arboj estis uzitaj de la fenicoj por konstruado de komercaj kaj armeaj ŝipoj, same kiel domoj, palacoj kaj temploj. La antikvaj egiptoj uzis ĝian rezinon en mumifikado, kaj ĝia segpolvo estis trovita en la tomboj de egiptaj faraonoj. La sumera Eposo pri Gilgameŝ nomumis la cedrarbaretojn de Lebanono kiel la loĝejo de la dioj en kiu Gilgameŝ, la hero, riskis sin. La hebreaj sacerdotoj estis ordonitaj fare de Moseo uzi la ŝelon de la lebanona cedro en cirkumcido kaj traktado de lepro . La hebrea profeto Jesaja uzis la lebanonan cedron kiel metaforon por la fiereco de la mondo . Laŭ la Talmudo, la judoj iam bruligis lebanon-cedran lignon sur Olivarba Monto por festi la jarŝanĝon. Eksterlandaj regantoj, kaj de malproksime kaj de proksime, mendis la lignon por religiaj kaj civilaj konstruaĵoj, la plej fama el kiuj estis la Templo de Salomono de Jerusalemo kaj la Palacoj de Davido kaj Salomono. Pro ĝia signifo la vorto cedro estas menciita 75 fojojn en (cedro 51 fojojn, cedars 24 fojojn) la Biblio, kaj ludis pivotan rolon en la cementado de la fenic-hebrea rilato. Krome, ĝi ankaŭ estis uzita fare de romianoj, grekoj, persoj, asirianoj kaj babilonianoj.
Dum la jarcentoj, ampleksa senarbarigo okazis, kaj nur malgrandaj restaĵoj de la originaj arbaroj pluvivas. Senarbarigo estis precipe severa en Libano. Ampleksa rearbarigo de cedro estas aranĝita en la Mediteranea regiono, precipe en Turkujo, kie pli ol 50 milionoj da junaj cedroj estas plantitaj ĉiujare . La libanaj populacioj ankaŭ nun disetendiĝas tra kombinaĵo de replantado kaj protekto de natura regenerado kontraŭ foliumado de kaproj, ĉasado, arbaraj brulegoj, kaj anobioj .
Historie, ekzistis diversaj klopodoj de konservado de la lebanonaj cedroj. La unua estis farita de la romia imperiestro Hadriano , kiu emisiis dekreton protektante partojn de la lebanonaj cedroj en 118. En la Mezepoko, la mamelukaj kalifoj ankaŭ faris klopodon por protekti la cedrojn kaj reguligi ilian uzon, sekvite de la maronita patriarko Yusuf Hbaych, kiu metis ilin sub sian protekton en 1832. En 1876, la brita reĝino Viktoria financis muron por protekti la Cedrojn de Dio apud Bcharre kontraŭ la agadoj de kapra paŝtado.
La lebanona cedro estas la nacia emblemo de Libano, kaj estas prezentita en la flago de Libano kaj armea blazono. Ĝi estas ankaŭ la rekonŝildo de Middle East Airlines (MEA), kiu estas la nacia libana flugkompanio. Krome, ĝi ankaŭ estas la ĉefa simbolo de la libana "Cedra Revolucio", kune kun multaj libanaj politikaj partioj kaj movadoj, kiaj la Libana Socialdemokrata Partio, la Libanaj Fortoj, la Nacia Liberala Partio kaj la Movado por la Estonteco .
Libano foje estas metonimie referita kiel la Tero de la Cedroj .
Kiel rezulto de longa ekspluatado, malmultaj maljunaj arboj postrestas en Libano, sed ekzistas nun aktiva programo por konservi kaj regeneri la arbarojn. La libana aliro emfazis naturan regeneradon prefere al plantado, kaj tiu per kreado de la bonaj kondiĉoj. La libana ŝtato kreis plurajn cedro-rezervejojn aŭ naturrezervejojn kiuj enhavas cedrojn, inkluzive de la Cedro-Rezervejo Ĉuf, la Cedro-Rezervejo Ĝaĝ, la Tanurin-Rezervejo, la Rezervejo Amua, la Rezervejo Karm-Ŝbat en la Akar-Distrikto, kaj la Arbaro de la Cedroj de Dio proksime de Bcharre . Ampleksa replantado okazas en Turkujo, kie ĉirkaŭ 300 kvadrataj kilometroj da cedroj estas plantitaj ĉiujare .
La lebanona cedro estas vaste plantita kiel ornama arbo en parkoj kaj grandaj ĝardenoj, ofte estante plantita en avenuoj, kaj kiel fokusarboj en grandaj gazonoj. La plej elstara pejzaĝigado rolas en la historia Hajget-Tombejo (Highgate Cemetery) de Londono estas ĝia "Cirklo de Libano", kie lebanona cedro staras en la centro de cirkla tranĉeo tranĉita en la grundo kaj vicigita kun maŭzoleoj .
Alarmige, tre maturaj individuoj faligas branĉojn – eble pezajn du aŭ tri tunojn – senaverte kaj nenecese dum ventega vetero.
La lebanona cedro estis gajninta la Premion de Ĝardena Merito de la Reĝa Hortikultura Societo .
Grava temo de hungara pentristo Tivadar Csontváry Kosztka estis la Lebanona cedro. Tiu arbo kvazaŭ simbolizis lin mem. Jen liaj du pentraĵoj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lebanona cedro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.