Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas abstraktan aŭ konkretan ideon, do speco de bilda simbolo.
Laŭ Francisko Azorín, emblemo estas Figuro, bildo reprezentanta simbole econ aŭ aĵon. Li indikas etimologion el greka emblema, el emballo (enmeti), kaj de tie venas la latina emblema.
Pure abstraktaj ideoj, kiuj eĉ ne estas reprezentataj per iuj objektoj, ofte posedas emblemon, kiu ekzemple servas por arta, rapida kaj internacia reprezentado.
Multaj firmaoj publike prezentas sin ne nur per sia firmonomo, sed ankaŭ per rekonebla markemblemo (neologisme logotipo aŭ logoo). Bona markemblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Malgraŭ la lasta punkto, multaj firmaoj uzas kiel emblemon la nomon skribitan en karakteriza fonto.
Ekzemple:
Multaj katolikaj sanktuloj posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:
Blazono utilas kiel emblemo de ties posedanto: individuoj (ĉefe nobeloj kaj ekleziuloj, sed ne nur) aŭ grupoj (familioj, korporacioj, komunumoj, landoj...)
Ankaŭ la diversaj familioj de ludkartoj en kartaro nomiĝas emblemoj. En franca kartaro ekzistas la emblemoj trefo, piko, kero kaj karoo. En hispana ludkartaro oro, pokalo, spado kaj klabo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Emblemo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.