Emblemo De Francio

Nun, Francio havas nur unu oficialan emblemon, nome, sian flagon bluan, blankan, ruĝan.

Emblemo de Francio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 1953
Emblemo De Francio
vdr

Ekde la Franca Revolucio oficiale ne plu havas ŝtatan blazonon, ĝin anstataŭas la ĉi tie bildigita heraldikeca insigno ekde la jaro 1953, kiu funkcias kiel kvazaŭ oficiala nacia emblemo de Francio.

Priskribo

La ŝtata emblemo de Francio estas blua ovalo, sur kiu troveblas ora liktora fasko. La liktora fasko estas kunligita per oraj rubandoj kaj la ora hakilo faskocentre estas turnata dekstren (heraldike maldekstren). Sur la liktora fakso troveblas ora banderolo, kiu montras la moton de Francio „Liberté, Egalité, Fraternité“ (libero, egaleco, frateco). La simbola fakso ĉirkaŭatas de kverkaj kaj olivaj branĉoj. La blua ovalo limiĝas per la ĉeno de la Honora Legio. La priskribita kaj bildigita emblemo estas uzata fare de la francia ministerio pri eksteraj rilatoj kaj lastatempe ankaŭ fare de la prezidanto de Francio - tamen laŭ la klarigo ĝi daŭre ne estas oficiala ŝtata blazono.

Historio

Post la Franca Revolucio estis forigitaj ĉiuj emblemoj, kiuj rilatis al la antaŭa monarkio. Tio havis la sekvon ke Francio estas la sola eŭropa ŝtato kiu ne havas oficialan ŝtatan blazonon. La nuntempa ŝtata emblemo enkondukiĝis en 1905 kaj en 1953 kompletiĝis per la ĉeno de la Honora Legio.

blazono rimarkoj tempo
Emblemo De Francio  mezepoka blazono, reĝa blazonŝildo: "el lazuro semita de lilioj el oro" (blua fono kun oraj lilioj). antaŭ 1376
Emblemo De Francio  blazono el la frua moderna epoko, reĝa blazonŝildo: "el lazuro, kun tri lilioj el oro". 13761589
Emblemo De Francio  La blazono de la Ancien Régime kiel ĝi uzatis ĝis la Revolucio, ekde la ekofico de Henriko la 4-a, reĝo de Navaro kaj reĝo de Francio. 15891789
Emblemo De Francio  La blazono de la unua Franca Imperio sub Napoleono, kun ora aglo en romia stilo staranta sur fulmo en blua fono. 18041814
Emblemo De Francio  Per la restaŭrado, la dinastio Burbono kun Ludoviko la 18-a kaj Karolo la 10-a denove akiris reĝan potencon. 18141830
Emblemo De Francio  Komence de la monarkia epoko post la franca revolucio de 1830 ("julia monarkio"), reĝo Louis-Philippe la 13-an de aŭgusto 1830 per dekreto fiksis la blazonon kaj sigelon de Francio: « À l'avenir le sceau de l'État représentera les armes d'Orléans surmontées de la couronne fermée, avec le sceptre et la main de justice en sautoir, et de la drapeaŭ tricolores derrière l'écusson. » 18301831
Emblemo De Francio  blazono de la monarkio ĝis Februara Revolucio 1848. 18311848
Emblemo De Francio  La blazono de la Dua Franca Imperio sub Napoleono la 3-a. 18521870
Oficiala emblemo kreita por la Tria Franca Respubliko. 18981953
Emblemo De Francio  Oficiala emblemo de Philippe Pétain, la ŝtatestro de Vichy-Francio, kun la moto de la reĝimo: Laboro, familio, patrujo. Kvankam nur temis pri persona emblemo, ĝi uziĝis sur oficialaj dokumentoj. 1940-1944

Tags:

Francio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

PekinoSebiș (Arad)CBS NewsAllan SimonsenEstômbar-Lagoa (stacidomo)Videohelpa arbitracioGLATMaho-ŝoĝo3-NoninoĈirkaŭremparo de Möbisburg1787NajadoAmoroBaratoAntal FaludiLa perdita honoro de iu Katarino Blum'Listo de UNESKO pri monda heredaĵo de dokumentojIneuNubo.reElon MuskNeĝblankulinoVPNCisjordanio2-a de junioListo de germanaj esperantistojSesdeknaŭo (seksa pozicio)MonchiqueSebiș (Șieuț)Kastelo PrielauFondaĵo VikimedioMater DolorosaSanoBruna HuskyKleopatro la 1-aSmilkovMalvola orgasmoAkademio de EsperantoHüntwangenVegetaĵa oleoHumanismoLeviloJapanioVikipedioFluganta SpagetmonstroBonfartoKoreio.mwSvislandoLéonce DeprezSatanoAminoVikinovaĵojBajtoMadridoGamelanoOSI-modeloRuĝaOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoVikivortaroMickey MouseLos-AnĝelesoJohann Gregor Mendel🡆 More