Krokodilo estas unu el la tri genroj de arkosaŭraj reptilioj de la familio Crocodylidae (foje klasifikita anstataŭe kiel la subfamilio Crocodylinae).
Oni ankaŭ uzas la terminon pli malprecize por ĉiuj membroj de la ordo Krokodiluloj, tio estas, ordo kiu enhavas kaj la verajn krokodilojn, kaj la aligatorojn, la kajmanojn (familio Aligatoredoj) kaj la gavialon (familio Gavialedoj). La plej konata estas la Nila krokodilo (Crocodilus niloticus).
Krokodilo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Ĉiuj estas ĉasistoj duonakvaj de longeca konturo kaj ebeneca korpo, kapablaj kapti inter siaj fortegaj makzeloj ĉion ajn kiu moviĝas.
Ili loĝas en tropikaj kaj subtropikaj areoj de Afriko, Azio, Aŭstralio kaj Ameriko, tiel kiel en nombraj insuloj de Karibio, la Hinda Oceano kaj la Pacifika. Tio eblas ĉar tiu genro male al aliaj Krokodiluloj kiaj la Aligatoredoj, povas elpeli la troon de sala akvo mara tra glandoj de la okuloj, produktante tiele la fame konataj kiel krokodilaj larmoj. Tamen ili preferas la nesalan akvon.
En Esperantujo, krokodilo ankaŭ povas signifi "homo, kiu krokodilas" (do esperantisto parolante sian denaskan lingvon en Esperanta medio). Pli malofte ĝi ankaŭ povas signifi "ne-esperantisto", kvankam tiu uzo estas iom konfuziga.
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas la duan legaĵon de ties 49a ĉapitro al komentoj pri krokodiloj.
La viando de krokodilo gustas iomete kiel kokaĵo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Krokodilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.