La marĉa krokodilo (Crocodylus palustris), nomata ankaŭ larĝmuzela krokodilo kaj mugger en la angla, estas krokodilo indiĝena de nesalakvaj habitatoj el suda Irano ĝis la Hinda subkontinento.
Ĝi estas formortinta en Butano kaj Birmo kaj estis listigita kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo ekde 1982.
Marĉa krokodilo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Crocodylus palustris (Lesson, 1831) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Arealo de marĉa krokodilo | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Ĝi estas mez-granda krokodilo kiu loĝas en lagoj, riveroj, marĉoj kaj artefaritaj akvejoj. Kaj junuloj kaj plenkreskuloj elfosas truojn en kiuj ili retiriĝas kiam la temperaturo falas sub 5 °C aŭ superas 38 °C. Inoj elfosas truojn en la sablo kiel nestejoj kaj tie demetas ĝis 46 ovojn dum la seka sezono. La sekso de la idoj dependas el la temperaturo dum la kovado. Tiu krokodilo predas fiŝojn, reptiliojn, birdojn kaj mamulojn. Junuloj manĝas ankaŭ insektojn.
Ĝi estas unu el la tri krokodiluloj en Barato, krom la Mara krokodilo (C. porosus) kaj la Gavialo (Gavialis gangeticus). En Baluĉa lingvo, ĝi estas nomata Gando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Marĉa krokodilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.