Cemento estas pulvora hidraŭlika ligento (kiu malmoliĝas per aldono de akvo), fabrikita en cementejo per muelado de cementa klinkero kun iom da gipso.
Hidraŭlikan cementon inventis la egiptanoj, kaj poste reinventis la grekoj kaj la babilonanoj. Ili faris sian morteron kun kalko, kaj tiel ĝi estis multe pli dura ol la romaj morteroj. Poste, la romanoj faris bonan cementon kun cindro. La betono farita kun tiu ĉi cemento povis duriĝi eĉ subakve.
Laŭ Francisko Azorín Cemento estas Substanco el pulvorigitaj kalkaj k. argilaj ŝtonoj uzata ĉe masonado. Pulvoro el ligna karbo, kiun oni aldonas al fandanta fero por ĝin ŝtaligi. Li indikas etimologion el latina cementum. Kaj aldonas terminojn respektive cementotipojn, nome romana cemento, portlanda cemento, natura cemento, hidraŭlika cemento, rapida cemento, puzolana cemento, skoria cemento kaj metala cemento.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cemento, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.