Lasao (tibete: ལྷ་ས་; transliterite: lha sa; ĉine: 拉萨 ; pinjine: Lāsà) estas nuntempe la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono de Tibeto en Ĉinio.
Lasao | |
tibete ལྷ་ས་, laŭ Wylie lha sa, ĉine 拉萨, angle Lhasa | |
urbo | |
Oficiala nomo: 拉萨市 | |
Ŝtato | Ĉinio |
---|---|
Provinco | Tibeta aŭtonoma provinco |
Gubernio | Gubernio Lasao |
Historia regiono | Tibeto |
Montaro | Himalajo Transhimalajo |
Fervojo | Ĉinghaj-Tibeta fervojo |
Konataj lokoj | Palaco Potala, Norbulingka, Jokhang |
Rivero | Kyi |
Situo | Lasao |
- alteco | 3 490 m s. m. |
- koordinatoj | 29° 39′ 00″ N 91° 07′ 00″ O / 29.65000 °N, 91.11667 °O |
Areo | 53 km² (5 300 ha) |
Loĝantaro | 1 100 123 (2009) |
- de aglomeraĵo | 373 000 |
Denseco | 20 757,04 loĝ./km² |
Moderna historio | 1642 |
- de la 5-a dalai-lamao | Ngawang Lozang Gjamccho |
Horzono | GMT (UTC+8) |
Poŝtkodo | 850000 ĝis 850600 |
Telefona antaŭkodo | +86 891 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Palaco Potala |
Situo enkadre de Ĉinio | |
Situo enkadre de Tibeto | |
Lasaaj distriktoj | |
Vikimedia Komunejo: Lhassa | |
Retpaĝo: www.lasa.gov.cn | |
Historie ĝi estas la ĉefurbo de la reĝ-lando de Tibeto, kies regnestro estis la Dalai-lamao. La palaco de Potala, iama palaco de la dalai-lamao estas monda heredaĵo de UNESKO.
Ekde julio 2006 la Ĉinghaj-Tibeta fervojo ligas la urbon al la cetera parto de Ĉinio.
Lasao kaj ĝia prefekturo havas areon de 30.000 km² kaj 500.000 loĝantojn, el kiuj pli ol duono vivas en la urba centro, kiu okupas 54 km². La loĝantaro kreskas rapide.
Situanta en valo ĉirkaŭita de montoj, Lasao altas je 3.650 metroj super la marnivelo. Ĝi situas en la centro de la lando. La ĉirkaŭaj montoj altas ĝis 5.500 metroj kaj la rivero Kyi, kiu fluas al la riverego Bramaputro, estas la akvorezervujo de la tuta urbo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lasao, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.