La kariofilo (Syzygium aromaticum) botanike apartenas al la mirtacoj.
Kariofilo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Syzygium aromaticum (L.) Merrill & Perry | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
En la kuirarto uzatas la sekigitaj florburĝonoj de la planto. Kariofilo fajnigas ĉefe ruĝan brasikon, fruktosalaton, punĉon, marinaĵojn kaj spickukojn.
Ties esenca-oleo havas anestezan virton kaj estas ofte uzata por mildigi dentdolorojn.
La planto originas de la Molukoj kiuj biogeografie situas en la Aŭstralazia ekozono. La monda ekonomia deziro al la fruktoj de tiu ĉi planto estis motoro al klopodoj de eŭropaj potencoj ĉe suborientazio en la periodo de la frua koloniismo, de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj. Pli precize legu pri la historio de la Ternato-insulo.
Nuntempe la ĉefa mondproduktanto pri kariofilo estas Zanzibaro.
En la mezepoko la spico estis uzata kiel ingredienco en medikamentoj, kiuj traktis okulajn problemojn, epilepsion, pulminflamon, palpitacion kaj impotentecon. La najlo estis uzata ankaŭ kiel ingredienco en pilolo, kiu vekis Wiki Esperantoseksan deziron.
Nuntempe en popola medicino la najlo estas uzata kiel ingredienco en multaj medikamentoj kaj kiel loka anestezilo, precipe en dentaj kaj dentokarnaj kuracadoj.
Kariofiloleo estas uzata ankaŭ por malpezigi dentodoloron, muskolajn dolorojn kaj kapdolorojn, por forigi aknojn de la vizaĝo kaj resanigi verukojn kaj makulojn sur la haŭto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kariofilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.