Joseph Black (1728-1799) (n.
en Bordeaux, Francio, en la 16-a de aprilo 1728 - m. en Edinburgo, Skotlando, en la 6-a de decembro 1799) estis skota kemiisto, fizikisto kaj kuracisto kiu unue analizis la karbonan duoksidon, la kemian elementon magnezion kaj faris eksperimentojn kun la latenta kaj specifa varmo. Dum dek jaroj, li estis profesoro pri anatomio kaj kemio en la Universitato de Glasgovo kaj pli malfrue profesoro pri Medicino kaj Kemio en la Universitato de Edinburgo, entute, li profesoris pli ol 30 jarojn.
Joseph Black | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph Black | |||||
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1728 en Bordeaux | ||||
Morto | 6-an de decembro 1799 (71-jaraĝa) en Edinburgo | ||||
Tombo | Greyfriars Kirkyard vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo • Universitato de Glasgovo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | ete' sech vd | ||||
Patrino | Margaret Duff vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • fizikisto • akademiulo • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | fiziko • medicino vd | ||||
Doktoreca konsilisto | William Cullen vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | teorio de la varmosubstanco ❦ latenta varmo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia patro devenis el Belfasto, kie li engaĝiĝis en la vinkomerco. La familio de lia patrino, kiu estis el Aberdeenshire, ankaŭ sin dediĉis al la vinnegoco. Entute, Joseph Black havis 12 gefratojn. Li vizitadis la prigramatikan lernejon en Belfasto de kiam li estis 12-jara, kaj en 1746, jam 18-jara, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Glasgovo, kie li studis dum 4 jaroj, antaŭ ol pasi aliajn kvar jarojn en la Universitato de Edinburgo, kie li studis medicinon.
Ĉirkaŭ 1750, dum li ankoraŭ estis studento, Black disvolvis ian analizan balancon baze de leĝera trabo ekvilibranta sur kojnoforma levilo. Ĉiu brako enhavis rondan paton kie la specimenoj aŭ mezurigaj pezaĵoj surkuŝis. Ĝi estis pli preciza ol alia ajna balanco de lia epoko kaj fariĝis grava scienca instrumento en la plejmulto de la laboratorioj.
En 1761, li deduktis ke la varmigaplikado en la glacio ĉe ties fandpunkto ne kaŭzas leviĝon de temperaturo en la miksaĵo de glacio kun akvo, sed anstataŭ, okazis pligrandigo en la akvokvanto de la miksaĵo. Krom tio, Black rimarkis ke la varmigaplikado al la bolanta akvo ne kaŭzis temperaturan leviĝon en la miksaĵo akvo/vaporo, sed anstataŭ ian pligrandigon en la vaporkvanto. El tiu observoj, li konkludis ke la aplikata varmigo eble kombiniĝis al la glaciaj partikloj kun la bolanta akvo kaj fariĝis latenta. La teorio pri latenta varmo markas la komencon de la termodinamiko. La teorio de Black pri la latenta varmo estis unu el liaj plej gravaj sciencaj kontribuaĵoj, kaj sur kiu apogiĝas lia famo kiel sciencisto. Li ankaŭ demonstris ke malsamaj substancoj havas malsamajn specifajn varmojn. Tiu teorio stimulis la intereson de James Watt en ties provoj plibonigi la efikecon de la vapormekanismo kiu estonte inventiĝus de Thomas Newcomen. Black kaj Watt fariĝis amikoj post okaza renkontiĝo en 1757, kiam ambaŭ troviĝis en Glasgovo. Krom tio, Black provizis signifoplenajn financajn kaj aliajn rimedojn por la unuaj esploroj de Watt rilate al la energio produktita kun la vaporo.
Alia eksperimento farita de Black, tio estis lia studo pri la propreco de iu gaso produktita en pluraj reakcioj. Li malkovris ke la kalkoŝtono, farita el karbonato de kalcio, povis varmiĝi aŭ traktiĝi kun acidoj produktante gason al kiu li nomis "fiksita gaso". Li konstatis ke la fiksita gaso estis pli malpeza ol la aero kaj nutris nek la flamon nek la animalan vivon. Li ankaŭ perceptis ke kiam bobelita en solvaĵo de akvo kun hidroksido de kalcio, formiĝis precipitaĵo de karbonato de kalcio. Li uzis ĉi-fenomeno por elmontri kel la duoksido de karbono produktiĝas de la animala spirado kaj mikrobia fermentado.
En 1766, sekvante la spurojn de sia amiko kaj eksa profesoro, Black sukcedis al William Cullen kiel profesoro pri Medicino kaj Kemio en la Universitato de Edinburgo (Cullen translokiĝis al Edinburgo en 1755). Ekde tiam li forlasis siajn esplorojn kaj ka ekskluzive sin dediĉis al la instruado. En ĉi nova medio li estis tre sukcesa kaj la vizitoj al liaj lecionoj pligrandiĝis ĉiujare dum pli ol tridek jaroj. Liaj lekcioj havis la povoplenan efekton sur la popularigo de la kemio. Alia kialo por lia interesomanko al la eksperimentoj estis lia malforta konstituado. Lia malpli forta streĉo, kaj fizike kaj mense, kaŭzis al li sangokraĉon kaj nur per granda zorgo li povis konservi sian feblan kaj nestabilan sanstaton. Black neniam edziĝis kaj pace mortis en sia edinburga domo, aĝante 71 jarojn, kaj sepultiĝis en la korto de la Greyfriars Kirk.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Joseph Black, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.