Internacia Tago De Virinoj: Internacia festotago; la 8-a de Marto

Internacia tago de virinoj (aŭ virina tago) estas internacia tago festata la 8-an de marto ĉiujare.

Tiu ĉi tago estas grava festotago pri la atingitaj ekonomiaj, politikaj kaj sociaj rezultoj de virinoj. Oni ankaŭ rememoras tiun tagon pro la incendio en la Fabriko Triangulo (en Novjorko, Usono, 1911), kie perdis la vivon pli ol 140 virinoj. La ideo pri tiu festotago estiĝis ĉe trapaso de la 20-a jarcento, kiam la rapida monda industriiĝo kaj ekonomia ekspansio kondukis al protestoj por pli bonaj laborejaj kondiĉoj.

Internacia Tago De Virinoj: Simbolo, Historio, Oficialaj temoj de UN
En Rusio estas oficiala festo okaze de la Internacia tago de Virinoj, do la ŝtataj forcejoj (plantdomoj) preparas multajn florojn. Kazano en Tatario (Rusio)
Internacia Tago De Virinoj: Simbolo, Historio, Oficialaj temoj de UN
Branĉo de akacio, la simbolo de la tago de virinoj

Simbolo

En multaj landoj la simbolo de la internacia tago de virinoj estas branĉeto de akacio.

Historio

Internacia Tago De Virinoj: Simbolo, Historio, Oficialaj temoj de UN 
La internacia tago de virinoj en Managvo, 1988.
Internacia Tago De Virinoj: Simbolo, Historio, Oficialaj temoj de UN 
Marŝantaro de sufragetoj en Novjorko (Usono), la 6-an de majo 1912
Internacia Tago De Virinoj: Simbolo, Historio, Oficialaj temoj de UN 
Internacia virina tago en Dako, Bangladeŝo.
Internacia Tago De Virinoj: Simbolo, Historio, Oficialaj temoj de UN 
Clara Zetkin kaj Roza Luksemburg, aŭgusto 1910

Protestoj okazadis la 8-an de marto dum la sekvantaj jaroj kaj Usono konsideris la 8-an de marto kiel virinan tagon. La 2-a Internacia Socialista Virina Konferenco en 1910 (en Kopenhago) akceptis la proponon de Clara Zetkin, ke ĉiujare la 8-a de marto estu dediĉita bataltago por la socia, politika, ekonomia kaj familia egalrajteco de virinoj. La unua Internacia tago de Virinoj en la sekvanta jaro estis granda sukceso kun pli ol unu miliono da partoprenantoj. Tiun sukceson ombris tragedio tiumonate, kiam la 25-an de marto 1911 en la incendio en la Fabriko Triangulo mortis pli ol 140 teksaĵlaboristinoj.

La Unuiĝintaj Nacioj oficialigis la tagon en 1977 invitante ĉiun landon en la mondo festi tiun tagon por la rajtoj de virinoj.

Kelkaj datoj

Virina tago kaj politiko

Inter 1933 kaj 1945 la tago estis malpermesita en Germanio, pro la partopreno de la socialistoj en la kreado de la tago. Samtempe oni festegis la patrinan tagon, kiu pli bone korespondis al la nazia virina idealo (virino = patrino). Pro sia deveno, la tago estis pli festita post 1945 en Orient-Eŭropo dum en okcidenta Germanio ĝi havis nur malaltan rolon kompare al la patrina tago kaj la tago de Sankta Valentino.

Oficialaj temoj de UN

Unuiĝintaj Nacioj aldonis jenajn temojn al la tago:

  • 1996 Festante la Pasintecon, Planante por la Estonteco
  • 1997 Virinoj kaj la Paco-Tablo
  • 1998 Virinoj kaj Homaj Rajtoj
  • 1999 Mondo Libera de Perforto Kontraŭ Virinoj
  • 2000 Virinoj Unuigantaj por Paco
  • 2001 Virinoj kaj Paco: Virinoj Administrantaj Konfliktojn
  • 2002 Afganaj Virinoj Hodiaŭ: Realaĵoj kaj Ŝancoj
  • 2003 Seksa egalrajteco kaj celoj de la jarmilo por disvolviĝo
  • 2004 Virinoj kaj aidoso
  • 2005 Seksa egalrajteco post 2005, konstruo de pli sekura estonto
  • 2006 Virinoj kaj decidoj, defioj, ŝangokreado
  • 2007 Fino de la nekondamno de perfortoj de virinoj kaj junulinoj
  • 2008 Investante en Virinoj kaj Knabinoj
  • 2009 Virinoj kaj Viroj Kunigitaj por Fini Perforton Kontraŭ Virinojn kaj Knabinojn
  • 2010 Egalaj Rajtoj, Egalaj Ŝancoj: Progreso por Ĉiuj
  • 2011 Egala Aliro al Edukado, Trejnado kaj Scienco kaj Teknologio: Vojo al Deca Laboro por Virinoj
  • 2012 Povigu Kamparajn Virinojn, Finu Malriĉecon kaj Malsaton
  • 2013 A Promise is a Promise: Time for Action to End Violence Against Women
  • 2014 Egaleco por Virinoj estas Progreso por Ĉiuj
  • 2015 Povigi Virinojn, Povigi Homaron: Bildu ĝin!
  • 2016 Planedo 50-50 antaŭ 2030: Rapidu por Seksegaleco
  • 2017 Virinoj en la Ŝanĝiĝanta Laborista Mondo: Planedo 50-50 antaŭ 2030
  • 2018 Tempo Nun: Kamparaj kaj urbaj aktivuloj transformas virinajn vivojn
  • 2019 Pensu Egala, Konstruu Lerte, Novigu Por Ŝanĝo
  • 2020 "Mi estas Generacia Egaleco: Realigi Virinajn Rajtojn"
  • 2021 Virinoj en gvidado: Atingi egalan estontecon en mondo KOVIM-19
  • 2023 Pro digitala mondo: Novigo kaj teknologio por seksa egaleco
Internacia Tago De Virinoj: Simbolo, Historio, Oficialaj temoj de UN 
La celebrado de la tago de virinoj en la mondo
  •  oficiala festo
  •  festo por virinoj
  •  neoficiala festo
  • Feritago

    La internacia tago de virinoj estas feritago en Afganio, Angolo, Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Burkino, Ĉinio (nur por virinoj), Eritreo, Gvineo-Bisaŭo, Kamboĝo, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kolombio, Kubo, Laoso, Madagaskaro (nur por virinoj), Moldavio, Mongolio, Nepalo, Rusio, Taĝikio, Turkmenio, Ugando, Ukrainio, Uzbekio, Vjetnamio kaj Zambio.

    Esperanto-movado

    Internacia Tago De Virinoj: Simbolo, Historio, Oficialaj temoj de UN 
    Internacia Tago De Virinoj: Simbolo, Historio, Oficialaj temoj de UN 
    Marŝantaro de sufragetoj en Krakovo (Pollando), 1911
    Internacia Tago De Virinoj: Simbolo, Historio, Oficialaj temoj de UN 
    Marŝantaro de virinoj en Sankt-Peterburgo la 8an de marto 1917

    Aktivas grupo de Esperantistoj en Hiroŝimo ĉiujare por kolekti solidarecajn mesaĝojn el la tuta mondo okaze de la virintago. Tiuj mesaĝoj estas tradukitaj al la japana kaj ekspoziciitaj dum diversaj okazaĵoj.

    En 2010 alvenis al Hiroŝimo 344 mesaĝoj el 66 landoj.

    En 2013 estis farita originala kanto por tiu tago. Woman, la forto de ĉiuj viroj , kantas Lucio Avitabile

    Notoj

    Vidu ankaŭ

    Eksteraj ligiloj

    Tags:

    Internacia Tago De Virinoj SimboloInternacia Tago De Virinoj HistorioInternacia Tago De Virinoj Oficialaj temoj de UNInternacia Tago De Virinoj FeritagoInternacia Tago De Virinoj Esperanto-movadoInternacia Tago De Virinoj NotojInternacia Tago De Virinoj Vidu ankaŭInternacia Tago De Virinoj Eksteraj ligilojInternacia Tago De Virinoj191120-a jarcento8-an de martoEkonomioEkspansioIndustriiĝoInternacia tagoNovjorkoPolitikoSocioUsonoVirinaj rajtoj

    🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

    Dekano (kemio)Usona Enlanda MilitoEkspozicio migraKvirinala palacoKievoFemurfendoDokuWikiArcaicam EsperantomEŭropa Ligo de UEFAGermana Imperiestra RegnoBrundorsa paruoIslamoBilbejsVolodimir ZelenskijStefan ZweigBodo WartkeTorri di QuartesoloEl Pozo (stacidomo)BukakoMuzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis)Fajlilo1-OktinoModerna norma arabaLitkovriloGadmesoSovetunioJErektiĝoKrystyna Łuczak-SurówkaWilhelm PieckFundão (Portugalio)Paul LafargueSeán Ó Riain25-a de aŭgustoMalaja lingvoISO 8601Krizaj medicinaj servojMoskvo1-HeksinoHispanioOpen Knowledge FoundationKovriloIdeala Esperanto-BibliotekoLatvioEsperanto-muzikoMezepokoGaŭla lingvoSalvador DalíKeratokonusoApple TV+BirdojL. L. ZamenhofLindumoTurfoVikimedia KomunejoMediaGoblinCirkumcidoArdenojLineara algebroAstronomiaj kaj astrologiaj simbolojDekoltaĵoSvislandoPublika havaĵoSerĉilo-optimumigo🡆 More