Infekta Malsano

Infekta malsano estas malsano de organismo kaŭzata per mikroorganismoj (bakterioj, arkeoj, protistoj, fungoj aŭ virusoj).

Atentindas, ke ne nepre ĉiu infektiĝo kaŭzas malsaniĝon, kaj ke do la vortoj "infektiĝo" kaj "infekta malsano" ne identas. Infektaj malsanoj havas vastan spektron da evoluoj kaj simptomoj. Ili povas surprize ekesti dum horoj aŭ tagoj, sed ankaŭ malrapidege evolui dum monatoj aŭ jaroj. Eblas loke precizaj limigitaj infektiĝoj de iuj korpopartoj, kaj "sistemaj", tutkorpaj infektiĝoj. Iuj infektaj malsanoj en personoj kun bona imuna sistemo evoluas preskaŭ nerimarkite aŭ nur kaŭzas malfortan perturbon de la ĝenerala bonfarto. Aliaj malsanoj povas kaŭzi drame vivdanĝerigan simptomaron. Je tiuj vivdanĝerigaj, sepsaj malsanoj la korpo reagas per tiel nomata sistema inflana responda sindromo, al kiu apartenas febro, plirapidiĝinta pulso, plirapidiĝinta spira frekcenco, soifo kaj forta ripozemo.

Decida pri la evoluo kaj la prognozo de infekta malsano estas la kapablo de la imuna sistemo elimini la patogenajn mikroorganismojn. La moderna medicino por multaj infektaj malsanoj havas specifajn medikamentojn: antibiotikoj kontraŭ bakterie kaŭzataj malsanoj, kontraŭfungiloj, latine nomataj antimykotika kontraŭ fungoj kaj kontraŭvirusiloj, latine virostatika (laŭvorte viruso-haltigiloj, ĉar virusojn ne eblas rekte kontraŭbatali, nur bremsi aŭ malebligi ilian pluan enkorpan plimultiĝon) kontraŭ virusoj. Kontraŭ iuj malsanigaj mikroorganismoj eblas protekti sin pere de vakcino, kvankam vakcinoj ĉiam mem iugrade havas nedeziratajn efikojn kaj necesas bone prijuĝi, kiom grandas la risko de infektiĝo kaj ĉu pli pezas la avantaĝoj aŭ la malavantaĝoj de vakcino. Ankaŭ nuntempe iuj infektaj malsanoj ne povas esti definitive sanigitaj.

La bazajn mekanismojn de infektiĝoj kaj infektaj malsanoj traktas la medicinaj subfakoj infektologio, infekta biologio kaj imunologio. Pri la medicina terapio de infektaj malsanoj aparte kompetentas la specialistoj de la medicina subfako klinika infektologio.

Eblecoj kaj mikroorganismaj vojoj de infektiĝoj

Baze diferenciĝas unuagradaj infektiĝoj, ĉe kiuj la organizo dum la momento de la infektiĝo havas la unuan kontakton al la koncerna mikroorganismo, de duagradaj (aŭ "duoblaj") infektiĝoj, ĉe kiuj jam infektiĝinta korpo estas ektraktata de plia malsaniga aro da mikroorganismoj. Tia aldona infektiĝo povas esti aparte problema por la korpa imuna sistemo, kaj ankaŭ povas signife malfaciligi la medicinan terapion.

Diferencigo laŭ deveno de la mikroorganismoj

"Enkorpa infektiĝo" ĉe malfortiĝinta imuna sistemo estas malsaniĝo kaŭzata pro la kutime enkorpaj, kaj ĝenerale maldanĝeraj bakterioj en la stomako, intestaro, pulmo aŭ sur la haŭto, kiuj aŭ surloke draste plimultiĝas aŭ enkorpe translokiĝas al nekutimaj lokoj, kie ili efikas malsanige: Ekzemplo estas infektiĝo de haŭta vundiĝo pere de bakterioj de la specio Escherichia coli el la propra intestaro. Speciala kazo de "eksterkorpa infektiĝo" estas malsaniĝo pro mikroorganismoj akiritaj en malsanulejo, kuracista praktikejo aŭ en alia medicina instalaĵo: Tiaj mikroorganismoj kutime estas aparte rezistaj kontraŭ seninfektigaj agoj kaj kontraŭ medikamentaj terapioj.

Ĉe homaj "rektaj infektiĝoj" la malsanigaj mikroorganismoj transdoniĝas de unu homo al alia sen intera restado en alia vivaĵo, dum "nerektaj infektiĝoj" koresponde transdoniĝas per intera ŝtupo de restado en ekzemple insektoj, trinkakvo, nutraĵo aŭ komune uzataj objektoj. Zoonozoj estas infektaj malsanoj ankaŭ aŭ eĉ ĉefe afliktantaj bestoj, kiuj de la infektiĝintaj bestoj transdoniĝas rekte (per kontakto) aŭ nerekte (ekzemple per la homa konsumo de bovina lakto) transdoniĝas al homoj.

Diferencigo laŭ korpa enirloko de la mikroorganismoj

Intesta infektiĝo

"Intesta infektiĝo" estas malsaniĝo, je kiuj la mikroorganismoj tra iu punkto en la tuta digesta sistemo, do fakte ne nur la intestaro, eniras la organismon: povas temi pri la buŝo, la ezofago, stomako kaj ĉiuj partoj de la intestaro inkluzive de la anuso.

  • feka-ora infektiĝo okazas tiam, kiam mikroorganismoj el la fina parto de la intestaro, la anuso aŭ de jam elkorpigita fekaĵo per la buŝo eniras la organismon, ekzemple pere de malpuriĝinta trinkakvo.

Neintesta infektiĝo

"Neintesta infektiĝo" en la laŭvorta senco estas ĉiu speco de infektiĝo, je kiu la mikroorganismoj ne per la intestaro eniras la organismon. Laŭ la medicina lingvouzo la latina ekvivalento de la vorto "neintesta", parenteralis (de παρα-, "para-", apud- aŭ krom-, kaj έντερο(ν), éntero(n), intesto) fakte signifas "rekte en la sangon". Tamen ne ĉiu malsaniga mikroorganismo, kiu ne tra la intestaro eniras la organismon, vere "rekte" – do ekzemple per malferma vundo aŭ per injekciilo (por medikamento aŭ por neleĝa drogo) – atingas la sangon. Ekzistas ankaŭ la eblecoj de

  • tra-haŭta infektiĝo
  • tra-mukoza infektiĝo
  • inhala infektiĝo – jen mikroorganismoj tra la spira sistemo eniras la organismon
  • tra-urinorgana infektiĝo
  • tra-reproduktila infektiĝo (evitindas neologisma adjektivo genitala)
  • en-utera infektiĝo (evitindas neologisma adjektivo intrauterina) – jen infektiĝo de nenaskita infano (do embriofeto) tra la korpo de la patrino en ties utero.

Infektaj malsanoj en la mondo

La ses sekvantaj infektaj malsanoj prezentis 90 % el la mortoj pro infektaj malsanoj en la mondo en 2004:

Infektaj malsanoj Jara nombro de mortoj
en la mondo
Spiraj malsanoj 2,95 millions (2016)
Aidoso 1 miliono (2016)
Diareaj malsanoj 1,4 milono (2016)
Tuberkulozo 1,5 miliono (2018)
Malario 405 000 (2018)
Morbilo 89 000 (2016)

550 000 (2000)

Fonto: Monda Organizaĵo pri Sano.

Aliaj ekzemploj

Referencoj kaj notoj

Vidu ankaŭ


Tags:

Infekta Malsano Eblecoj kaj mikroorganismaj vojoj de infektiĝojInfekta Malsano Infektaj malsanoj en la mondoInfekta Malsano Aliaj ekzemplojInfekta Malsano Referencoj kaj notojInfekta Malsano Vidu ankaŭInfekta MalsanoArkeojBakteriojFungojMikroorganismoProtistojViruso (biologio)

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Louis-Christophe Zaleski-ZamenhofIsabelle AdjaniNational Basketball AssociationMezorientoMalvola orgasmoDistrikto BihorMausVladimir PutinGazaa Sektoro1210-aj jarojOrtezoKeratokonusoLa skuado de la kanabo (Francesco Filippini)BankrotoMediaVikioTelefona landokodoEŭropa UnioPreĝejo Sankta Gotardo (Marbach)2-HeptinoHTMLThe Tragically HipKladruby (distrikto Teplice)Holocena kalendaroTajlandoStir-helpa sistemoAlgemesíHou YifanBakuparioBenifaióCianogena kloridoZdeněk MilerPugnokoitoInternacia Fonetika Alfabeto18672-DodekinoFundão (Portugalio)LitovioAnthony Hendrik van der Boon Mesch16532006SanoPu SonglingTamtamoKalifornioGermana Imperiestra RegnoBéla SzokolaySeksumado3-a de apriloPornografio30-a de julioEgon SchmidtIntroduction to Objectivist EpistemologySpecloKladruby (distrikto Rokycany)El-NinjoPornhubBéla Rigó1-DekinoArgentinoWest Ham United🡆 More