Diareo aŭ lakso estas ĉefe likva, akveca (kelkfoje muka) fekaĵo kiu estas akompanata de la bezono por urĝe iri al la necesejo.
Diareo ofte estas akompanata de neplaĉa, prema sento en la ventro, kun subitaj kramfoj aŭ doloro en la ventro. Ofte oni sentas sin malforte kaj malvigle, ĉar pro tro granda perdo de likvo kaj nutraĵo la korpa stato malpliboniĝas. Ankaŭ emocie oni sentas sin malpli bone.
Diareoj estas tre gravaj en tropikaj regionoj. En multaj landoj, ĝi estas grava kaŭzo de mortoj, ĉefe ĉe infanoj kaj maljunuloj (Vidu artikolon Infana mortindico).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Diareo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.