Peniso aŭ lingamo (en tantrismaj aŭ daoismaj seksaj praktikoj) estas ekstera seksorgano de masklaj organismoj, kaj de vertebruloj kaj de senvertebruloj.
Ĝi estas uzata por urinado kaj seksumado.
Peniso | |
---|---|
Bestaj penisoj | |
Anatomia bildigo de la peniso | |
organo | |
latine | penis, penes |
de Gray | subject #262 1247 |
sistemo | reprodukta |
vaskulo/j | profunda vaskulo de peniso, bulbo-uretra vaskulo |
vejno/j | dorsaj penisaj vejnoj |
nervo/j | dorsaj penisaj nervoj |
limfo/j | supraĵaj ingvenaj limfaj nodoj |
MeSH | Penis |
Laŭ fiziologia konduto, la peniso dividiĝas laŭ du grupoj:
La vorto "peniso" venas de la latina vorto por "vosto". Samtempe ĝi venas de la hindeŭropa 'pesnis' "pesnis" kaj la greka πέος = "peniso".
La latina vorto "faluso" (de la greka φαλλος) kutimas foje priskribi la penison, kvankam "faluso" originale rilatis al bildoj de la peniso.
Ĉar ĝi estas ankaŭ ilo por seksaj aŭ ekskretaj funkcioj, la vorto peniso estas konsiderita komika el junula perspektivo, kaj tial ekzistas multaj slangvortoj kaj eŭfemismoj pri la peniso.
Depende de la kultura situacio, peniso ankaŭ en Esperanto povas alpreni aliajn nomojn kiel kaco, pisilo, fikilo aŭ ekzemple lingamo laŭ okcidenta tantrisma seksa edukado.
La homa peniso konsistas el tri kolumnoj el histo: du kavernaj korpusoj restas proksime unu la alian sur la dorsoflanko kaj unu sponga korpuso inter ili sur la ventra flanko.
La pligrandigita kaj bulb-forma fino de la sponga korpuso formas la glanon, kiu subtenas la prepucion, lozan faldon de haŭto kiu en plenkreskuloj povas estis retirita kaj montri la glanon. La areo sur la malsupra flanko de la peniso, kie la prepucio estas fiksita, estas nomita la prepucia frenulo.
La unua sukcesa peniso-anstataŭiga kirurgio estis farita en septembro 2005 en militista hospitalo en Guangzhou, Ĉinio. Viro 44-jaraĝa suferis lezon post akcidento kaj lia peniso estis distranĉita; urinado iĝis malfacila ĉar la uretro estis parte blokita. Ĵuse cerbe mortinta viro, 23-jaraĝa, estis selektita por la transplantaĵo. Malgraŭ atrofio de sangaj vaskuloj kaj nervoj, la arterioj, vejnoj, nervoj kaj la sponga korpuso estis sukcese egaligitaj. Sed, la 19-an de septembro, la kirurgio estis inversigita pro severa psikologia problemo (malakcepto) fare de la ricevanto kaj lia edzino.
En 2009 esploristoj Chen, Eberli, Yoo kaj Atala produktis bioinĝenierajn penisojn kaj enplantis ilin al kunikloj. La bestoj povis akiri erektiĝon kaj kopulacii, 10 el 12 kunikloj atingis ejakuladon. Tiu studo montras ke en la estonteco eblos produkti artefaritajn penisojn por anstataŭaĵo-kirurgioj.
Dum rezultoj varias laŭ la studoj, la konsento estas ke la meza vertikala homa peniso estas ĉirkaŭ 12,9-15 cm (en coloj 5,1-5,9) en longo kun 95% el plenkreskaj viroj ene de la intervalo (10,7 cm - 19,1 cm) aŭ (en coloj 4,23 - en 7,53). La tipa perimetro aŭ cirkonferenco estas ĉirkaŭ 12,3 cm (en coloj 4,84) kiam tute vertikala. La meza peniso-grandeco estas iomete pli granda ol la averaĝa grandeco (t.e. la plej multaj penisoj estas malsupre mezaj en grandeco).
Esplorprojekto, resumis dekduojn de publikigitaj studoj faritaj fare de kuracistoj de malsamaj naciecoj, montras ke tutmonde, vertikala-peniso-grandeco-meznombroj varias inter 9,6 kaj 16-cm (3.8 kaj 6.3 coloj). Estis sugestite ke tiu diferenco estas kaŭzita ne nur de genetiko, sed ankaŭ de mediaj faktoroj kiel ekzemple kulturo, dieto, kemiaĵo/poluo, ktp. Endokrina interrompo rezultiĝanta el kemia malkovro estis ligita al genera deformado en ambaŭ seksoj (inter multaj aliaj problemoj).
La plej longa oficiale dokumentita homa peniso estis trovita de doktoro Robert Latou Dickinson. Ĝi estis 34,3 cm (13,5 coloj) longa kaj 15,9 cm (6,26 coloj) ĉirkaŭe.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Peniso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.