Siro Elton Hercules JOHN (naskiĝis 25-an de marto 1947 en Pinner, Anglio kiel Reginald Kenneth Dwight) estas popmuzika kantisto, komponisto kaj pianisto kaj unu el la plej sukcesaj muzikistoj de la popmuzika historio.
Elton John | |||||
---|---|---|---|---|---|
Elton John en 2008 | |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Reginald Kenneth Dwight | ||||
Naskiĝo | 25-an de marto 1947 (77-jaraĝa) en Pinner, Middlesex | ||||
Edz(in)o | Renate Blauel • David Furnish | ||||
Ĝenroj | Rok-muziko, popmuziko, piana roko, glam-roko | ||||
Profesio | Muzikisto, kantisto | ||||
Aktivaj jaroj | 1964 — nuntempo | ||||
Eldoninto | Uni, MCA, Geffen, Rocket/Island, Universal, Interscope, Mercury, UMG | ||||
Parencaj temoj | Billy Joel Eminem The Who Blue Bryan Adams Ronan Keating Mary J. Blige Anastacia Randy Newman Tim Rice Kiki Dee Freddie Mercury kaj Queen John Lennon | ||||
Retejo | EltonJohn.com | ||||
Signifa instrumento | |||||
piano | |||||
Elton John | |||||
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Elton Hercules John Reginald Kenneth Dwight | |||||
Naskonomo | Reginald Kenneth Dwight | ||||
Naskiĝo | 25-an de marto 1947 (77-jaraĝa) en Pinner, Middlesex | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Muziko • Universitato de Londono • St. Thomas Aquinas High School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Stanley Dwight vd | ||||
Patrino | Sheila Eileen Farebrother vd | ||||
Edz(in)o | Renate Blauel • David Furnish vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Elton John vd | ||||
Okupo | kantisto • komponisto • filmaktoro • klavaristo • pianisto • diskografa artisto • HIV/AIDS activist • muzikisto • kantotekstisto vd | ||||
Laborkampo | pop-muziko • rok-muziko • logroko • pop-rokmuziko • piano performance • popola muziko vd | ||||
Aktiva en | Nov-Jorko • Usono • Anglio vd | ||||
Aktiva dum | 1962– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Billy Elliot the Musical ❦ Goodbye Yellow Brick Road ❦ Your Song ❦ Tiny Dancer vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Liaj albumoj vendiĝis tra la jaroj en pli ol 300 milionoj da ekzempleroj, kio igas lin unu el la kvin plej furoraj muzikistoj de ĉiuj tempoj. Li tenas la rekordon de furoranta unuopaĵa kanto de ĉiuj tempoj, de kiam komenciĝis la simpla furorlisto "Kandelo en la vento" (la atingo estas notita en la Guinness-libro de rekordoj). Krome, ankaŭ la akustika trako de la animacia filmo The Lion King (La leona reĝo), kiun li komponis, estas la plej vendata de ĉiuj tempoj. John gajnis ses Grammy-Premion, kvin Britajn Muzikajn Premiojn, du Oskarojn, du Premiojn Ora Globo kaj Tony-Premion. Li ankaŭ ricevis la titolon de kavaliro.
Lia kariero daŭras kvin jardekojn, kaj dekoj de la kantoj, kiujn li verkis kaj prezentis, atingis la plej altan lokon de la muzikaj furorlistoj tra la mondo. Krom lia komerca sukceso, John estas konsiderita unu el la plej gravaj kaj influaj komponistoj en popmuziko kaj rok-muziko. Oni konsideras, ke li sukcesis, grandparte, konservi la centran lokon de la piano en rokenrolo. Ŝlosilaj elementoj en lia muzika sukceso inkluzivas: lia melodia talento, la tekstoj de liaj kantoj, lia pasia kantado per sia riĉa tenora voĉo kaj lia pianludado, influita de gospelo. En liaj muzikaj aranĝoj, la uzo de la kordinstrumento estas elstara. Li estas fama ankaŭ pro siaj stilo de vestoj kaj ekstersceneja konduto.
Iuj el liaj plej ĉefe konataj kantoj estas "Rocket Man" kaj "Tiny Dancer" de la fruaj 1970-aj jaroj. En 2011, la revuo Rolling Stone vicigis lin 49-an en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj.
La 21-an de decembro 2005, kelkajn tagojn post permeso registri samseksajn ligojn en Britio, Sir Elton edziĝis kun sia longtempa koramiko David Furnish.
La 24-an de januaro 2018, kavaliro Elton anoncis pri sia fina muzik-vojaĝo (septembro 2018 - 2021) nomita 'Farewell Yellow Brick Road' (Adiaŭ, Flava Brika Vojo).
Ankaŭ:
Ankaŭ:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Elton John, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.