John Winston LENNON -(Prononco Esperanto) (naskiĝis en Liverpool, la 9-an de oktobro, 1940 - mortis en Novjorko la 8-an de decembro, 1980) estis brita muzikisto, komponisto kaj pacaktivulo, kiu akiris tutmondan famon kiel fondinto de rokbando The Beatles.
Kune kun George Harrison, Ringo Starr kaj Paul McCartney, Lennon kreis la plej sukcesan kaj influan rokmuzikan grupon de la dudeka jarcento. En 2004, la revuo Rolling Stone vicigis lin 38-a en la listo "100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj".
John Lennon | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | John Winston Lennon |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1940 en Liverpool Maternity Hospital |
Morto | 8-an de decembro 1980 (40-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Edz(in)o | Cynthia Powell • Yoko Ono |
Deveno | Liverpool, Anglio |
Ĝenroj | Rok-muziko, Popmuziko, Eksperimenta muziko |
Profesio | kantisto, komponisto, muzikisto, verkisto, pentristo, pac-aktivisto |
Instrumentoj | Gitaro, Harmoniko, Piano, Orgeno, Melotrono, Harmoniumo |
Aktivaj jaroj | 1957-1975, 1980 |
Eldoninto | Parlophone, Capitol, Apple, Vee-Jay, EMI, Geffen |
Parencaj temoj | The Beatles Plastic Ono Band The Dirty Mac Yoko Ono, Sean Lennon Julian Lennon |
Retejo | JohnLennon.com |
Signifa instrumento | |
akustikaj gitaroj Rickenbacker 325, Epiphone Casino, Gibson J-160E kaj Les Paul Junior | |
Persona informo | |
Naskonomo | John Winston Lennon |
Aliaj nomoj | Dr. Winston O’Boogie |
Mortokialo | pafvundo |
Tombo | Centra Parko |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Liverpool • Nov-Jorko • Mendips, Menlove Avenue |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Liverpool College of Art • Calderstones School • Dovedale Primary School |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Alfred Lennon |
Patrino | Julia Lennon |
Frat(in)oj | Ingrid Pederson • Julia Baird • Jacqueline Dykins |
Edz(in)o | Cynthia Powell • Yoko Ono |
Amkunulo | May Pang |
Infanoj | Julian Lennon • John Ono Lennon • John Lennon II • Sean Lennon |
Parencoj | Mimi Smith |
Okupo | |
Okupo | muzikproduktisto • verkisto • aktoro • kantaŭtoro • gitaristo • filmproduktoro • poeto • komponisto • filmaktoro • pianisto • kantisto • pentristo • filmreĝisoro • publika konato • prozisto • pacaktivisto • politika aktivisto • diskografa artisto |
Verkoj | Imagine |
TTT | |
Retejo | http://www.johnlennon.com/ |
Lennon estis unu el la plej fekundaj kaj influaj rokenrolaj muzikistoj, kantistoj kaj kantverkistoj kaj estas konata pro du ĉefaj aferoj: La unua estas lia muzika laboro, precipe kiel membro de Beatles, kiu alportis al li tutmondan famon. La dua estas la fakto, ke de certa periodo en sia vivo, li decidis uzi sian diskonigon por disvastigi mesaĝojn, kiujn li kredis - kiel paco kaj gefrateco-solidareco, kaj tiel aĉetis la admiron de la amasoj, kiuj identiĝis kun li kaj liaj principoj.
John Lennon devenis de humilda origino. En la aĝo de 15 jaroj li decidis fariĝi rok-muzikisto, same kiel Elvis Presley, kiun li admiris.
En la jaro 1957 li kune kun Paul McCartney fondis sian unuan muzikgrupon: The Quarrymen. Poste aliĝis George Harrison kaj en 1962 Ringo Starr. El ili formiĝis la grupo Beatles. Per siaj kantoj John Lennon esence kontribuis al la tutmonda sukceso de la Beatles.
En la jaro 1970 la Beatles disiĝis. Samjare John Lennon kune kun sia japandevena edzino Yoko Ono fondis la grupon Plastic Ono Band.
Ankaŭ kiel solisto li furoris. Li komponis aron da kantoj, ofte kun politika mesaĝo kontraŭmilita.
La 8-an de decembro 1980 John Lennon fariĝis viktimo de atenco: Li estis mortpafita de mense malsana viro (Mark David Chapman) antaŭ sia domo en Novjorko.
Laŭ la aliro de Lennon, kanto estas simpla kaj mallonga muzikaĵo. Lennon evitis aldonojn kaj ornamojn kaj certigis, ke liaj kantoj estu simplaj. Iuj diras, ke malfacilas trovi en Lennon nenecesan muziknoton aŭ nenecesan vorton. Kritikistoj demontris al la minimuma evoluo, kiu videblas en la komponado de la unuaj kantoj de Beatles ĝis lia plej nova albumo. Laŭ ili, simplaj amkantoj kaj baza rokenrolo estis la recepto ĉe la komenco kaj fino. Pli akraj kritikistoj eĉ argumentas, ke la ĉefa rolo de Lennon estis kiel la perfekta kritikisto por Paul McCartney, por malhelpi lin de la troigoj, kiuj ofte karakterizis liajn kantojn post la disiĝo de Beatles. Ili plue asertas, ke Lennon falis en plurajn vicojn de McCartney kiel muzikisto kaj liaj ĉefaj atingoj en Beatles tre intensiĝis post la kontribuo de George Martin, la produktanto de Beatles, kaj McCartney mem en la procezo de materialo.
Alia aspekto de la muzika aliro de Lennon estis la fakto, ke en kanto vi devas esprimi emociojn en la plej rekta kaj sincera maniero, kun maksimuma malkaŝo al la publiko. Tiel, kiel fama homo kaj sciante, ke ĉiu lia vorto altiros atenton, Lennon kantis personajn kantojn kiel "Mother", kiu rakontis pri lia patrino, en kiuj la krioj eĥis "Panjo, ne iru! Paĉjo, revenu hejmen!" ".
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article John Lennon, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.