informkesto Muzika Artisto

Laŭ koloro nun eblas dividi muzikistojn aŭ muzikistarojn en sep grupojn.

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Tlustulimu in topic Parametro Kesteroj

Unu el ili estas "grupo (aŭ kapelo)", alia "cover bando".

Unue kapelo en Esperanto unuavice estas preĝejeto kaj nur en dua, flanka signifo simple estas sinonimo de "muzikgrupo", do "grupo aŭ kapelo" signifas "muzikgrupo aŭ muzikgrupo": Propono do estas simple skribi la vorton "muzikgrupo" unufoje.

Due, la vorto "cover bando" tute ne estas esperantlingva. Per kono de aliaj lingvoj eblas dedukti ke temu pri muzikgrupo kiu unuavice ne ludas memkomponitajn muzikaĵojn sed muzikaĵojn de aliaj komponistoj. Sed ĉu vere tiom klare eblas diferencigi inter grupoj kiuj prezentas mem komponitajn muzikaĵojn kaj tiuj kies muzikaĵoj estas komponitaj de negrupanoj? Preskaŭ ĉiu muzikgrupo foje prezentas verkaĵon jam antaŭe prezentitan fare de alia artisto - laŭ mi la limoj inter "muzikgrupo" kaj "cover bando" (kiel ajn traduki tion al Esperanto) estas fluaj. Tial mi proponas unuigi la du subkategoriojn al unu, "muzikgrupo", kun blua fono (kaj samtempe eviti la demandon kiel traduki la pseŭdoterminon "cover bando" al Esperanto).

Aidas (diskuto) 08:33, 23 Maj. 2012 (UTC)

    Saluton, Aidas. Mi pensas, ke via propono estas en ordo. Ĉu mi ŝanĝu la koncernan parton de la ŝablona dokumentado? --Tlustulimu (diskuto) 12:07, 23 Maj. 2012 (UTC)
      Bonan vesperon. Mi ĵus aldonis la novan valoron muzikgrupo de la parametro fono al la tabelo en la dokumentado. Unue mi devis vikiigi la tabelon, ĉar iu alia uzis tie ĥaosan HTML-kodon. Krome enestis superfluaj {{#if:-blokoj. Kaj mi indikis, ke la aliaj valoroj estas evitendaj. --Tlustulimu (diskuto) 18:58, 23 Maj. 2012 (UTC)
        Mi jen provas rapide realigi la proponon de Aidas el 2012, kiu ne renkontis ajnan proteston, sed ne plene realiĝis. Espereble mi nun ne pretervidas problemon en tiu redakta paŝo. ThomasPusch (diskuto) 19:23, 27 Mar. 2015 (UTC)
          @ThomasPusch: Bona ideo. Mi ja sufiĉe multe okupiĝas pri ŝablonoj, tiel ke foje povas okazi, ke mi forgesas proponon sur diskutopaĝo de aparta ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 19:31, 27 Mar. 2015 (UTC)
            Ĉio bonas! Mi neniel volis esprimi kritikon, ke iu ajn forgesintus ion ajn. Se mi volintus rememorigi vin, mi simple farintus tion... Sed mi ĵus havis kelkajn paŭzajn minutojn, ekvidis la ŝablonan dokumentadon, tre dolorigis min la pseŭdoesperanta vorto de prononco [tsoverBANdo], kaj rapide adaptis la ŝablonan dokumentadon kaj la ŝablonuzan subpaĝon. Tamen nun la paŭzo jam finiĝas, do mi pluokupiĝas pri la serioza vivo. :) ThomasPusch (diskuto) 19:48, 27 Mar. 2015 (UTC)

naskonomo

Kiam la naskonomo (nasknomo? naskiĝnomo?) ne troviĝas en Wikidata, oni ne sukcesas aperigi ĝin en la informkesto, kiel ekzemple en artikolo Fafá de Belém. --Dominik (diskuto) 12:18, 13 apr. 2018 (UTC)

    Saluton, Dominik. Mi ĵus riparis tiun fuŝon. Iu miksis la alternativajn parametrojn "nasknomo" resp. "naskonomo" kun la Lua-alvoko por naskiĝnomo (P1477). Tio simple ne povis funkcii ĝuste. Mi ne scias, el kiu loko venas la ideo pri tia mismeto de ŝablona fontokodo :-(. --Tlustulimu (diskuto) 17:08, 6 sep. 2019 (UTC)

Parametro "fono"

Saluton. Mi ĵus rimarkis danke al la artikolo Nicky Romero, ke la defaŭlta fona koloro fakte ne funkcias en la kap- kaj piedlinioj. Mi jam iomete aldonis plian kodon al la informkesto, tiel ke nun estas eĉ la sama fona koloro, se la parametro fono ial estas lasita malplena dum la uzado de la ŝablono. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:28, 28 maj. 2022 (UTC)

Parametro Kesteroj

Kial oni NE rajtas nestadi EN Kantiston aliaj informkestoj? Ĉar iuj estas ĉefe kantistitoj, kaj aldone aktoroj, verkistoj KTP. Sj1mor (diskuto) 06:06, 18 jul. 2022 (UTC)

Reiri al la paĝo "Informkesto muzika artisto".

Tags:

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Genra duumismoEŭmenidojListo de ĝemelaj urboj laŭ landonomoBaronoManuel Halvelik2-HeksenoIneuPierre-Christophe BaguetVirina seksa mutiladoAntal FaludiJózsef Nemes-LampérthSebiș (apartigilo)ISNIBruna HuskySilezia landa muzeoSubvestoMuzeum Miniaturowej Sztuki Profesjonalnej Henryk Jan Dominiak en TychyPilszczMano de IrulegiColor Climax CorporationSeksallogoWhatsAppRapidresponda kodoHrabyně2020ElflukonstruaĵoI2PIslandoĈirkaŭremparo de MöbisburgStatistika Divizio de la Unuiĝintaj Nacioj3-NoninoUnuiĝinta Reĝlando.mwBenicarlóStelo (monunuo)Episkopujo ChiemseeBaratoMadridoCifereca objekta identigiloOrdiga algoritmoMalneta enlanda produktoNeniuseksemoAllan SimonsenGamelanoŜtato PalestinoYoussef HindiMater DolorosaInsulo de la RozojLatina lingvoMalvola orgasmoAmoroHundoStatistika Fako de la Unuiĝintaj NaciojOntologioAnnie BakerCallgirlStudentoj de Teknikuniversitato de BudapeŝtoOlhãoDenaskaj Esperanto-parolantojLurcy-LévisMerkredo🡆 More