Pop-rokmuziko estas kategoriiga termino por muzikaj stiloj, kiuj kombinas elementojn de popmuziko kaj rokmuziko.
Laŭ muzikaj kritikistoj la pop-rokmuzikaj muzikaĵoj ofte havas pli simplan strukturon, facile memorigeblajn melodiojn kaj multajn ripetojn de la refreno - konstatendas ke la difinaj kriterioj iom dependas de persona juĝo. La uzataj instrumentoj estas ĉefe elektraj gitaroj, elektraj basgitaroj kaj drumoj - sintetiziloj kutime nur uzatas akompane, fone. Tipa karakterizaĵo de modernaj pop-rokmuzikaj muzikaĵoj estas ŝanĝo inter baladaj versoj, pli trankvilaj, melodiaj kaj mallaŭtaj, kaj fortaj, laŭtaj refrenoj.
Estas precipe muzikĵurnalistoj de konataj muzikaj revuoj kiel Billboard, kiuj difinas ĉu muzikisto aŭ muzika grupo nomiĝu "pop-rokmuzika". En la 1970-aj jaroj konataj "pop-rokmuzikistoj" estis Elton John, Paul McCartney kaj Fleetwood Mac, dum en la 1980-aj jaroj aparte sukcesis Billy Joel kaj George Michael Pliaj modernaj pop-rokmuzikistoj estas ekzemple Vanessa Carlton, Avril Lavigne, Miley Cyrus, Pink kaj Tokio Hotel. Kaj inter la esperantlingve kantantaj grupoj "pop-rokmuzikaj" nomindas precipe TEAM.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pop-rokmuziko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.