Billboard Magazine estas la plej grava fakrevuo por muziko kaj distroindustrio en Usono.
Ĝi jam fondiĝis en 1894. La ĉefsidejo estas en Novjorko. Pluajn oficejojn la eldonejo tenas en Los-Anĝeleso, Vaŝingtono, Londono kaj Tokio. Ĝi aperas ĉiusemajne. Ekde 2005 ĝi estas posedaĵo de la nederlanda mikskonzerno The Nielsen Company.
Billboard Magazine eltrovas kaj publikigas la oficialajn usonajn vendo-ranglistojn de muzikalbumoj, unuopaĵoj kaj pluajn ranglistojn pri diversaj muzikĝenroj, ekz. nuntempa ritmenbluso, hiphopo, kampara muziko kaj Latin-Amerika muziko.
Ĉiujare la revuo disdonas la muzikpremiojn laŭ pli ol 30 kategorioj. La gajniontojn oni trovas per enketado de la pojara vendonombro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Billboard (revuo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.