Ayn RAND (; Esperantigite Ajn RAND; denaska nomo Alisa Zinovjevna ROSENBAUM; naskiĝis la 2-an de februaro 1905 en Sankt-Peterburgo, mortis la 6-an de marto 1982 en Novjorko) estis rusa-usona verkistino kaj filozofino.
Ŝi estas plej konata pro siaj du anglalingvaj romanoj, The Fountainhead kaj Atlas Shrugged, kaj pro sia filozofia sistemo, kiun ŝi nomis Objektivismo.
Ayn Rand | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ayn Rand | |||||
Naskonomo | Алиса Зиновьевна Розенбаум | ||||
Naskiĝo | 2-an de februaro 1905 en Sankt-Peterburgo, Sankt-Peterburga gubernio, Rusia Imperio | ||||
Morto | 6-an de marto 1982 (77-jaraĝa) en Manhatano | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | Kensico Cemetery vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | rusa • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio • Usono • Respubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • sennacieco vd | ||||
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Frank O'Connor vd | ||||
Infanoj | 0 | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ayn Rand vd | ||||
Okupo | dramaturgo • filozofo • romanisto • scenaristo • literaturkritikisto • eseisto • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • verkisto vd | ||||
Laborkampo | objektivismo • skribo • eseo vd | ||||
Aktiva dum | 1926– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Atlas Shrugged ❦ The Fountainhead ❦ We the Living ❦ Anthem ❦ La Virto de la Egoismo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ayn Rand naskiĝis en Sankt-Peterburgo en 1905 en familio de mezklasaj agnostikaj judoj. Post la Rusa Revolucio la familio fuĝis al Krimeo, sed poste revenis al la naskiĝurbo. Fine de 1925 ŝi foriris eksterlanden por viziti familianojn en Usono. Ŝi restis tie de tiu momento.
Ŝi vojaĝis al Hollywood kaj fariĝis scenaristo, kaj ŝanĝis sian nomon al Ayn Rand.
Ŝi ludis malgrandajn rolojn en filmoj, interalie de Cecil B. DeMille. Ŝi konatiĝis kun la aktoro Frank O'Connor, kun kiu ŝi edziĝis en 1929. En 1931 ŝi fariĝis usona civitano.
Ŝia unua sukceso estis la vendo de sia scenaro Red Pawn en 1932 al Universal Studios. En 1934 la teatraĵo Night of January 16th estis prezentita en Broadway. La verko estis juĝproceso, en kiu la publiko povas elekti la finon.
En 1936 ŝi publikigis We the Living kritika al la rusa reĝimo, kaj en 1938 ŝi verkis Himno (Anthem), kiu ne trovis sukceson en tiu momento.
Ŝia sukceso alvenis en 1943 per la publikigo de The Fountainhead. Ĝi estis tutplaneda sukceso, kaj en 1949 estis adaptita por la kino.
En 1957 ŝi publikigis sian ĉefan verkon Atlas Shrugged, romano kiu konfrontas entreprenistojn kun socio ŝtatisma. Ĝi estis furore vendita, kaj fariĝis tre influa, ĉefe en Usono.
En 1950 Ayn Rand kreis grupon konatan kiel "La Kolektivo" kun Alan Greenspan, posta prezidanto de la Usona Centra Banko kaj Nathanael Blumenthal (poste nomata Nathaniel Branden). La cirklo prenis plian gravecon, kaj helpis disvastigi la ideojn de Rand, kiuj estos konataj kiel Objektivismo.
La rilato inter Branden kaj Ayn Rand fariĝis amora, kun la konsento de la respektivaj geedzoj, malgraŭ la diferenco de aĝo inter ambaŭ (Branden estas pli juna). La paro disiĝis persone kaj filozofie depost 1968, kio kondukis al la kreado de du apartaj grupoj.
Ŝi mortis en 1982 en Novjorko.
La filozofio de Ayn Rand estas Objektivismo, la eksentoj devus esti submetitaj al racio; se ne, la homo bazus sian vivon kun ĥimeroj bazitaj sur siaj representoj de la mondo anstataŭ sur faktoj. Ŝi ne neas la eksentojn tamen ŝi konsideras ke la homo kiu sin perdigas en eksentoj provas fuĝi realecon.
Objektivismo konsideras sin forte raciisma. La emocioj devas submetiĝi al la objektiveco.
Ŝi estis tre influa por granda parto de la elito. Ŝia grupo estis akuzita en diversaj okazoj esti speco de sekto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ayn Rand, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.