La Rusia Respubliko (ruse Российская Республика, Rossiyskaya Respublika ) estis mallongdaŭra ŝtato kiu kontrolis, de jure, la teritorion de la iama Rusia Imperio post sia proklamo fare de la Rusia Provizora Registaro la 1a de Septembro (14a de Septembro, novstile) 1917 per dekreto subskribita de Aleksandr Kerenskij kiel Ministro-Proparolanto kaj Aleksandr Zarudnij kiel Ministro de Justico.
Rusia Respubliko | |||||||||||||
| |||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 181 537 800 | ||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
| |||||||||||||
Post la enpovigo, la Bolŝevikoj uzis la nomon "Rusia Respubliko" por mallonge, ĝis la nomo "Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko" estis oficiale adoptita.
En 1918, malsukcesa klopodo estis farita por revivigi la Rusian Respublikon kun la nomo "Rusia Demokrata Federacia Respubliko". Tiu decido estis farita de la Tutrusia konstitucianta asembleo, kiu adoptis novan konstitucion, sed tio ne estis plenumita ĉar oni konsideris ĝin sen jura forto, ĉar la Asembleo estis dissolvita la saman tagon, kaj la teritorio de Rusio estis kontrolita de la Bolŝevikoj kiuj proklamis la RSFSR.
La termino "Rusia Respubliko" estas foje uzata erare por la periodo inter la abdiko de la caro Nikolao la 2-a la 3-an de Marto 1917 (16-a de Marto, novstile) kaj la deklaro de la Respubliko en Septembro. Tamen, dum tiu periodo la futura statuso de la monarkio restis nesolvita.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rusia Respubliko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.