Respubliko Krimeo (ruse Республика Крым, ukraine Республіка Крим, krime-tatare Qırım Cumhuriyeti) estas federacia regno (respubliko) de Rusio situanta sur la pridisputata Krimea Duoninsulo, kiu estis aneksita de Rusio de Ukrainio en 2014, sed estas ankoraŭ internacie agnoskita kiel Aŭtonoma Respubliko Krimeo, parto de Ukrainio.
Ĝi okupas ĉefan parton de Krimea duoninsulo (situanta en norda parto de Nigra maro) krom ĝia sudokcidenta parto okupata de Sebastopola municipo. Areo de la respubliko estas preskaŭ 26,2 mil km. La loĝantaro estas 2352581 homoj (laŭ informo de jaro 2013). La ĉefurbo de Krimeo estas urbo Simferopolo. Foje oni nomas la respublikon simple Krimeo, kvankam tio ne estas tute ĝusta.
Respubliko Krimeo | |||
ruse Республика Крым, ukraine Республіка Крим, krime-tatare Qırım Cumhuriyeti | |||
respubliko | |||
La kasteleto "Hirunda nesto" - neoficiala emblemo de Krimeo | |||
| |||
Oficiala nomo: Республика Крым | |||
Deveno de nomo: El tjurka qırım ("nia monteto") | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Historiaj regionoj | 5 | ||
Montaro | Krimea montaro | ||
Najbaras kun | 4 | ||
Antikvaj urboj | Ĥersoneso, Skita Napolo | ||
Grandaj urboj | 5 | ||
Ĉefurbo | Simferopolo | ||
Areo | 26 081 km² (2 608 100 ha) | ||
Loĝantaro | 1 973 185 (2007) | ||
Denseco | 75,66 loĝ./km² | ||
Fondita | 18-a de marto 2014 | ||
Ĉefministro | Sergeo Aksjonov | ||
Parlamentestro | Vladimiro Konstantinov | ||
Horzono | MSK (UTC+4) | ||
Telefona prefikso | +380 65 | ||
AKU | AK | ||
Himno | Himno de Krimeo | ||
Respubliko Krimeo (verde) sur la mapo de la Krimea duoninsulo | |||
Vikimedia Komunejo: Crimea | |||
Retpaĝo: www.rk.gov.ru | |||
Devizo: «Процветание в единстве» - «Prospero en unueco» |
Ukrainio kaj plimulto de internacia komunumo trovis la anekson kontraŭleĝa kaj konsideras ĝin parto de Ukrainio kiel Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
Deveno de vorto Krimeo estas diskutata. Laŭ plej ofte citata versio ĝi devenas de nomo Qırım (malnova nomo por nuna urbo Starokrimo, iama ĉefurbo de Krimea provinco de Ora Hordo, tradukebla kiel "mia monteto").
Laŭ aliaj supozoj ĝi devenas de iu tjurka vorto signifanta remparo aŭ kavo aŭ simple tero. Iuj opinias nomon Krimeo rilata al helena κρημνός (kruta loko, ankaŭ nomo de iu teritorio en Skitujo), tamen tiu supozo ne estas tre verŝajna. Malnova nomo de Krimeo — Taŭrido (latine Taurica, helene Ταυρική) — devenas de nomo de antikva Krimea tribo.
Post revolucio en Ukrainio en 2014 Krimea parlamento decidis fari referendumon pri pliaŭtonomigo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo 16-an de marto 2014 por konfirmi aliĝon de Krimeo al Rusio. Rilate al rezultoj de la referendumo 17-an de marto Krimea parlamento deklaris Respublikon Krimeo kaj petis Rusion por aliĝi. Dum sama tago prezidanto de Rusio Vladimir Putin agnoskis sendependencon de Respubliko Krimeo. 18-an de marto 2014 Vladimir Putin, krimea ĉefministro Sergej Aksjonov, urbestro de Sebastopolo Aleksej Ĉalij kaj prezidanto de krimea parlamento Vladimir Konstantinov subskribis konsenton pri aliĝo de Krimeo al Rusio. 21-an de marto 2014 Vladimir Putin subskribis la leĝon pri ratifiko de la interkonsento laŭ kiu Krimeo kaj Sebastopolo aliĝas al Rusio.
Krimeo estas parlamenta respubliko. Leĝodona povo apartenas al 100-kapa parlamento, Ŝtata Konsilio de Krimeo (ruse - Государственный Совет Крыма, Gosudarstvennyj Sovet Kryma). La ekzekutivo[Kontrolenda lingvaĵo] apartenas al kabineto de ministroj estrata de premiero. La premiero estas elektata fare de la parlamento. La ministroj estas enpostenigataj fare de Konsilio laŭ proponoj de premiero.
La plej grandaj aŭ famaj urboj kaj loĝlokoj de Krimeo | ||
---|---|---|
Alupko | Aluŝto | Armjansko | Balaklavo | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĉernomorsko | Gaspro | Gurzufo | Ĝankojo | Eŭpatorio | Foroso | Inkermano | Jalto | Kaĉo | Kerĉo | Koktebelo | Koreizo | Kirovsko | Krasnoperekopsko | Lenino | Livadio | Masandro | Nikito | Novosveto | Partenito | Sako | Sebastopolo | Simeizo | Simferopolo | Sovetsko | Starokrimo | Sudako | Teodozio |
Sendependa sociologia esploro financita de kanada fondaĵo en januaro 2015 konstatis, ke post paso de pli ol duonjaro ekde la fakta aliĝo al Rusio plejparto de la loĝantoj (82%) daŭre subtenas la aliĝon de la regiono al Rusio. La pridemanditoj nomis la armitan konflikton en Donbaso la plej zorgiga problemo (42%), ekonomiaj problemoj pro punrimedoj kontraŭ Rusio kaj speciale kontraŭ Krimeo zorgigas 40%.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Respubliko Krimeo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.