Araba Printempo

La revolucioj kaj protestoj en la araba mondo de 2010 al 2012, nomataj laŭ diversaj amaskomunikiloj kiel Demokratia araba revolucio aŭ la Araba printempo (Araba: الربيع العربي, transliterumo: a-rabi'a al-arabi) estis serio de popolaj ribeliĝoj en kelkaj arabaj landoj, ĉefe en la nordo de Afriko, kvalifikitaj kiel revolucio fare de la internaciaj amaskomunikiloj, kiuj ekiĝis per la tunizia revolucio, kies dato estas prenita kiam la 26jaraĝa junulo Mohamed Bouazizi sinmortigis.

Ili konsistas el ribeloj neniam antaŭe okazintaj en la araba mondo, ĉar, eĉ se en tiu regiono ekzistis pluraj laikismaj kaj respublikanaj revolucioj, ĝis nun ili ĉiam naskiĝis ene de militistaj ŝtatpuĉoj kaj kiel rezulto naskiĝis aŭtoritatecaj reĝimoj sen tiom da popola subteno, kaj la nunaj revolucioj estas karakterizitaj je demokratiaj plendoj kaj plibonigo de la vivkondiĉoj. Tamen en multaj kazoj islamismaj partioj malaltigis la kvaliton de laikeco, kiun oni ĝuis ekzemple en Tunizio aŭ Egipito.

Araba Printempo
Koloro de malhelo ĝis helo montras gravecon de la okazintaĵoj
Araba Printempo
Amasaj manifestacioj en la stratoj de Egiptio, Tunizio, Jemeno kaj Sirio (supre maldekstre, dekstrume)
Araba Printempo
Araba Printempo
Fotomontaĵo

Ĝis nun, okazis revolucioj en Tunizio kaj Egiptio; kaj enlanda milito en Libio kiu finis per faligado de la registaro; civiluloj manifestaciis en Barejno, Sirio, kaj en Jemeno, kies rezulto estis la rezignado de la ĉefministro; protestoj en Alĝerio, Irako, Jordanio, Kuvajto, Maroko, kaj en Omano; kaj malpli grandaj protestoj en Libano, Maŭritanio, Sauda Arabio, Sudano, kaj Okcidenta Saharo.

Protestaj manifestacioj estis akompanitaj de strikoj, marŝoj kaj amaskunvenoj. En iuj landoj protesto kaŭzis ŝanĝon de reĝimo, rezignon aŭ forigon de la reganto, en aliaj, diversaj registaraj reformoj estis efektivigitaj kiel la nuligo de krizaj regularoj, aŭ diversaj avantaĝoj estis donitaj al la loĝantoj de la lando kiel malaltigo de manĝaĵaj prezoj.

Konsekvencoj

Dum la unua ondo de revolucioj kaj amasaj protestoj finiĝis meze de 2012, iuj nomas la konfliktojn kaj civilajn militojn, kiuj de tiam eksplodis en Mezoriento kaj Nordafriko kiel daŭrigo de la Araba Printempo dum iuj aliaj nomas la periodon la "Araba Vintro" aŭ sekvantan ĉenon de eventoj "Islama Vintro".

Granda parto de la komentistoj opinias, ke retrospektive oni povas paroli pri la fiasko de la araba printempo. La rezulto en Sirio, per la jardeklonga civita milito, elstaras kiel speciala akra kazo. Laŭ la usona magazino de internacial rilatoj kaj politiko Foreign Affairs: Ĉirkaŭ jardekon post la komenco de la Araba Printempo, Tunizio estas "la sola lando, pri kiu oni povas diri, ke ĝi sukcesis transformi tipan islaman diktatorecon en novan demokration." Tamen ankaŭ homaj rajtoj en Maroko pliboniĝis, sed malpli multe ol en Tunizio.

Araba Printempo 2.0

La arabaj protestoj 2018–2021, ankaŭ konataj kiel Araba Printempo 2.0, estas daŭraj kontraŭregistaraj ribeloj kaj protestoj en pluraj arabaj landoj kontraŭ la registaroj en diversaj ŝtato: Maroko, Tunizio, Jordanio, Sudano, Alĝerio, Egiptio, Irako, Libio, Libano kaj Sirio., Jemeno, Omano, Maŭritanio,Saŭdarabio, Ĝibutio, Barejno, Somalio, Kuvajto, Ekonomiaj protestoj ankaŭ okazis en la Gaza Sektoro. kaj Irano.

Nobel premio pri paco

En 2011, la Nobel-pacpremio estis donita al tri virinoj, inkluzive de Tawakkul Karman, jemena aktivulo, kiu kontribuis al la manifestacioj kaj renverso de jemena prezidanto Ali Abdullah Saleh kadre de la manifestacioj en Jemeno, kiuj estis parto de la Araba Printempo.

La premio estis gajninta "pro ŝia neperforta batalo favore al la sekureco de virinoj kaj iliaj plenrajtaj rajtoj en la plena partopreno de la konstruaj laboroj de la paco" Karman estis en 2011 la plej juna persono premiita (hodiaŭ ŝi estas la tria plej juna post Malala Yousafzai kaj Nadia Murad) kaj ŝi ankaŭ estas la unua kaj ĝis nun sola araba virino.

Literaturo

(franca) Drôles de révolutions, bildstrio.

Vidu ankaŭ

Arabaj ribeloj

Referencoj

Tags:

Araba Printempo KonsekvencojAraba Printempo 2.0Araba Printempo Nobel premio pri pacoAraba Printempo LiteraturoAraba Printempo Vidu ankaŭAraba Printempo ReferencojAraba Printempo20102012AfrikoAraba lingvoAraba mondoArabojMohamed BouaziziTransliterumoTunizia revolucio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Pristimantis gretathunbergaePierre-Christophe BaguetAlcoutimL. L. ZamenhofElipsoidoKontraktoPurpuraUrengoja minejoMineraloSerĉilo-optimumigoCornierAccorVikimedia KomunejoEnuguPrivacy BadgerListo de urboj de Omano4-NoninoChotýšanyAlcalà de Xivert (stacidomo)Malantaŭa vokaloAngla nacia teamo de futbaloFTSE 100Maho-ŝoĝoDistrikto FaroArmena genocidoCho Sung HoEtikoFranz Anton Adolph von WagenspergBarack ObamaSt. Johann (Tirolo)SebișTaboKameraoMonchiqueListo de studentoj en Gimnastika Universitato de BudapeŝtoFratoj GrimmLa EsperoMarie-AntoinetteCarles Puigdemont i CasamajóLitovioMichael JacksonBlogoDesamortizaciónWolfred NelsonRSSSesdeknaŭo (seksa pozicio)TeroAmoroLento GoffiListo de retaj videoservoj kaj videokanaloj en EsperantoServiloOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoŜenŝjioMario Vargas LlosaKantono MarikopaElipsa kurboRoterdamoPornhubDuoninsuloBoacoRusioMalneta enlanda produktoNacia monumento de la dua mondmilito🡆 More