Ĝarkando (hindie झारखंड) estas ŝtato respektive subŝtato en orienta Barato.
Ĝarkando iĝis aparta gubernio la 15-an de novembro 2000. Antaŭe, ĝi estis la suda parto de la subŝtato Biharo. Ĉirkaŭ Ĝarkando estas la subŝtatoj Biharo (norde), Utar-Pradeŝo kaj Ĉatisgaro (okcidente), Oriso (sude), kaj Okcident-Bengalo (oriente).
Ĝarkando | |
---|---|
Origina nomo | hindie झारखंड |
ŝtato de Barato | |
Administrado | |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Ranĉio |
Politiko | |
Estro | Champai Soren (ekde 2-a de februaro 2024) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | Hindia |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 32 966 238 |
Loĝdenso | 414 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 79 722 km² (7 972 200 ha) |
Ĝarkando sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | , 85° 19′ 48″ O 23.3585.3323° 21′ 0″ N, 85° 19′ 48″ O [+] |
Hor-zono | UTC+05:30 [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-JH |
Eksteraj paĝoj | |
jharkhand | |
La kategorio en la Komunejo | Ĝarkando [+] |
La ĉefurbo de Ĝarkando estas Ranĉio, kiu estas industria urbo. Kelkaj aliaj urboj kaj industriaj centroj de la subŝtato Ĝarkando estas Ĝamŝedpur, Bokaro, Sindri, Gumla, Deoghar, Giridih, Hazaribag, Mango, Medininagar, Phusro, Ramgarh kaj Dhanbad.
La nomo Ĝarkando devenas de la hindia vorto "ĝari" kiu signifas "arbeton" kaj "arbuston", do, "arbustejo". La subŝtato estas konata pro sia minerala riĉeco kaj biologia diverseco.
Ĝarkando havas multajn lingvojn. Ili apartenas al tri lingvofamilioj. Hindarjaj lingvoj inkluzivas la lingvojn angika, bhoĝpuri, khortha, nagpuri, sadri, hindia, urdua, orija kaj bengala. Ĝi ankaŭ estas hejmo por la lingvoj Munda -- kurmali, korku, santhali, mundari, bhumij, kharia kaj ho; kaj la dravidaj lingvoj korwa, oraon kaj paharia. Granda parto de la subŝtato parolas la hindian, bengalan kaj la orijan.
La parkoj kaj bestoĝardenoj en Ĝarkando montras panoramon de biologia diverseco.
La nacia parko Betla, 25 km de la Daltonganĝ, havas aeron ĉirkaŭ 250 km². En ĝi troviĝas tigroj, elefantoj, gaŭroj, akvocervoj, aproj, pitonoj kaj simioj.
La subŝtato konsistas el 18 distriktoj kiuj estis parto de la suda Biharo. Kelkaj el ili estis reorganizitaj por krei 6 novajn distriktojn: Latehar, Saraikela Kharsawan, Jamtara, Sahebgunj, Khunti kaj Ramgarh. Nun la subŝtato havas 24 distriktojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĝarkando, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.