Okcidenta Bengalio aŭ Okcidenta Bengalujo (bengale পশ্চিমবঙ্গ; nepale पश्चिम बङ्गाल ) estas unu el la subŝtatoj de Barato.
Ĝi troviĝas en la oriento de Barato, kaj ĝi limas kun Bangladeŝo. Kune kun Bangladeŝo, ĝi formas la kulturan regionon Bengalio, kiu estis dividita dum la milito de 1948. En Okcidenta Bengalio vivas pli ol 80 milionoj da homoj, kaj ĝi estas la plej dense loĝata regiono de Barato. La ĉefurbo estas Kolkato.
Okcidenta Bengalio | |
---|---|
Origina nomo | bengale পশ্চিমবঙ্গ |
ŝtato de Barato | |
Administrado | |
Statuso | Federacia ŝtato de Barato |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Kolkato |
Politiko | |
Estro | Mamata Banerjee (ekde 20-a de majo 2011) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | bengala |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 91 347 736 |
Loĝdenso | 1 029 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 88 752 km² (8 875 200 ha) |
Okcidenta Bengalio sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | , 88° 22′ 0″ O 22.56666666666788.36666666666722° 34′ 0″ N, 88° 22′ 0″ O [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-WB |
Eksteraj paĝoj | |
www | |
La kategorio en la Komunejo | Okcidenta Bengalio [+] |
La ekonomio de Okcidenta Bengalio baziĝas ĉefe sur agrokulturo. La provinca registaro estas koalicio de du partioj: All India Trinamool Congress kaj Indian National Congress. Ĝis la elektoj de 2011, la subŝtato estis regata de maldekstra koalicio gvidata de la Barata Komunista Partio. Tiu maldekstra partio regis la subŝtaton je 34 jaroj. Tiel ĝi iĝis la plej longdaŭra demokratie elektita komunista partio en la mondo.
Okcidenta Bengalio havas tropikan klimaton, tio estas tre varma kaj humida somere kaj freŝa vintre. La teritorio estas ĉefe ebena, sed norde estas submontaro de Himalajo. En tiu regiono la distrikto de Darĝiling estas tutmonde fama pro la kultivo de teo. Pri naturo la ŝtato estas fama pro rezervejoj kaj laŭ ĝi nomiĝas la bengala tigro.
Plimulto de la loĝantaro estas bengaloj, kiuj loĝas ankaŭ en la oriente najbara ŝtato Bangladeŝo.
La oficiala lingvo de la provinco estas la bengala, kaj la plej granda religio estas la hinduismo, sed tamen estas granda islama minoritato. La regiono estas konsiderata unu de la plej intelekte viglaj de Barato, sed ankaŭ unu de la plej malriĉaj.
Tiu mondo-regiono estis sub hindua kontrolo ekde la 8-a jarcento ĝis la 13-a jarcento, kiam ĝi venis sub kontrolo de Islamo, kiu disvolvis ties ekonomion kaj komercon. La unuaj eŭropanoj alvenis dum la 15-a jarcento. La Brita Kompanio de Orientaj Indioj hejmiĝis fine de la 18-a jarcento.
Poste la tuta Hindio iĝis kolonio de la Brita Imperio. Tiu atingis sendependon post la Dua Mondmilito, kaj tuj pro kvereloj inter hinduoj kaj islamanoj, la lando estis dividita en du partoj -unu por islamanoj kaj alia por hinduoj. En 1947 Bengalio, kiu estis ĝis tiam provinco de Hindio, estis dividita en Okcidenta Bengalio (kiel subŝtato de Barato) kaj Orienta Bengalio (tiam regiono de Pakistano, kaj nuntempe sendependa ŝtato nome Bangladeŝo).
Averto: La datenoj venis el la Germanlingva Vikipedio, tial ne estas la sama kun angla kaj aliaj listoj!
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Okcidenta Bengalio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.