La hindarja lingvaro estas grupo da lingvoj, kiuj apartenas al la hindirana lingvaro, unuaranga branĉo de la hindeŭropa lingvaro.
hindarja lingvaro | |
teritorio de disvastiĝo de la hindarja lingvaro | |
lingva familio | |
---|---|
Hindirana lingvaro • lingvoj de Sud-Azio | |
Parolata en | Barato Pakistano Bangladeŝo Afganio Nepalo Srilanko kaj Eŭropa Unio (cigana lingvo) |
Denaskaj parolantoj | ĉ. miliardo |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | indo1321 |
Angla nomo | Indo-Aryan |
Franca nomo | langues indo-aryennes |
La lingvaro havas proksimume miliardon da parolantoj en Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Afganio, Nepalo, Srilanko kaj Eŭropo (cigana lingvo).
La darda lingvaro antaŭe konsideriĝis subgrupo de la nuristana lingvaro, laŭ aktuala lingvistika interkonsento tamen temas pri subgrupo de la hindarjaj lingvoj.
La lingvoj de la lingvofamilio havas historion de preskaŭ kvarmil jaroj. Inter la malnovhindarjaj lingvoj ekde la 2-a jarmilo a.K. elstaras la lingvo Sanskrito kaj ĝia pli malnova praformo, la veda lingvo, en kiu estas skribitaj la sanktaj hinduismaj tekstoj Vedoj. Ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ Kristo ekestis la mezhindarjaj lingvoj, kiujn oni grupigas per la nomo Prakrito. La transiro de la mez- al la novmezhindarjaj lingvoj okazis inter la jaroj 900 kaj 1100 post Kristo.
Inter la modernaj unuopaj lingvoj de la hindarja lingvaro menciindas interalie la
lingvoj, kaj el la darda lingvaro interalie la
lingvoj.
Pluraj lingvoj, interalie Sanskrito, la hindia, marata kaj nepala lingvoj, uzas la skribsistemo Nagario. Alia grupo da lingvoj, nome la bengala, asama, havas bengalan skribsistemon, kaj la panĝaba, guĝarata, orija kaj sinhala lingvoj poe havas tute unikan skribsistemon.
Urduo, la lingvo de la barataj islamanoj, samkiel la aliaj en Pakistano uzataj hindarjaj lingvoj, nome la sinda, panĝaba kaj kaŝmira, skribiĝas per la persa-araba skribsistemo, kiu estas versio de la araba alfabeto pliampleksita je aldonaj diakritaj signoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hindarja lingvaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.