Vojkampa Atletiko

La nomo de tipa atletiko kiel vojkampa atletiko (en angla Track and field) estas derivita el la tipa sportejo: nome stadiono kun ovalforma kurejo kiu enhavas herban kampoludejon kie okazas la eventoj de saltado kaj ĵetado.

Vojkampa atletiko
Vojkampa Atletiko
atletiko
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
Vojkampa Atletiko
vdr
Vojkampa Atletiko
Tipa stadiono de vojkampa atletiko kun ovalforma kurejo kaj herbeca interna kampoludejo.

Priskribo

Vojkampaj konkurencoj aperis en la fino de la 19a jarcento kaj estis tipe partoprenitaj de atletoj kiuj estis reprezentantoj de rivalaj edukaj institucioj, militistaj organizoj kaj sportokluboj. Partoprenantaj atletoj povas konkurenci en unu aŭ pliaj eventoj, laŭ siaj fakoj. Virinoj kaj viroj konkurencas separate. Vojkampa atletiko okazas kaj subtegmente kaj ekstertegmente, kaj subtegmente ĉefe okazas en vintro, dum la ekstertegmentaj eventoj estas okazigitaj ĉefe en somero. La sporto estas difinita laŭ la ejo kie okazas la konkurenco – nome la vojkampa stadiono.

Tipoj

Vario de kuraj eventoj okazas en la gamo inter tri divers-distancaj kategorioj: nome eventoj por kurta, mez-distanca, kaj longdistanca kurado. Stafetaj teamoj konsistas el po kvar kuristoj, kiu devas transpasi bastoneton al samteamano post specifita distanco kun la celo esti la unua teamo finonta. Eventoj de barierokuro kaj de obstaklokuro estas variaĵo de kurado en kiuj atletoj devas superi barilojn survoje dum la kurkonkurenco. La stadionaj eventoj dividiĝas en du tipoj – nome konkurencoj de saltado kaj ĵetado. En ĵetaj eventoj, atletoj estas mezuritaj laŭ kiom for ili lanĉas jetaĵon, kaj la komunaj eventoj estas la ĵeto de globo, disko, lanco, kaj martelo. Estas kvar oftaj salteventoj: nome longosalto kaj trisalto estas konkurencoj en kiuj oni mezuras la horizontalan distancon kiun atleto povas salti, dum la altosalto kaj la stanga altsalto estas decidita laŭ la atingita alto. Kombinitaj eventoj, kiuj inkludas la dekatlonon (tipe konkurencitaj de viroj) kaj heptatlonon (tipe konkurencitaj de virinoj), estas konkurencoj en kiu atletoj konkurencas en nombraj diferencaj eventoj de vojkampa atletiko.

Konkurencoj

La plej prestiĝaj konkurencoj de vojkampa atletiko okazas ene de atletikaj ĉampionecoj kaj de atletikaj programoj je multasportaj eventoj. La atletiko en Someraj Olimpikoj, en Atletika Monda Ĉampionado, en Someraj Paraolimpikoj kaj en Monda Para-atletika Ĉampionado, estas la plej altaj kaj plej prestiĝaj niveloj de konkurenco en vojkampa atletiko. Eventoj de vojkampa atletiko estas la plej elstara parto de ĉefaj atletikaj ĉampionecoj kaj multaj famaj atletoj ene de la sporto atletiko venas el tiu fako. Ne tiom gravaj eventoj de vojkampa atletiko estas troviĝantaj en la nivelo de naciaj ĉampionecoj kaj en laŭinvitaj eventoj de vojkampa atletiko. La eventoj gamas el elitaj konkurencoj – kiaj tiuj de la serio de la IAAF Diamanta Ligo – al bazaj eventoj por ĉiuj, inter-sportaj klubaj eventoj kaj lernejaj eventoj, kiuj formas la radikjon de la vojkampa atletiko.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Vojkampa Atletiko PriskriboVojkampa Atletiko TipojVojkampa Atletiko KonkurencojVojkampa Atletiko ReferencojVojkampa Atletiko Eksteraj ligilojVojkampa AtletikoAtletikoStadiono

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

MarokoLeBron JamesNacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de AngoloCarles Puigdemont i CasamajóKunfluejoArmenio en la Somera Olimpiko 2000Amerika blanka ibisoISSNAngla skriboVladimir VisockijRomoBurbonojBlazono de KanadoSaccharomyces cerevisiaeCheile TurziiAleksandro la GrandaFebruaro de 2024ElĉoZr. Ms. Buffel (1868)MediaVikioGambio1907Gratifiko (mono)TritikoInterpunkcioLatina alfabetoEvita (filmo)Grekaj ciferojTytuvėnaiRusioArmenioPanevėžys (subdistrikto)Respubliko Serba KrajinaSoja proteinoKokosoKleraj virinojBlazonoPikrata acidoVikipedioMozilla FirefoxLibanoBono kaj malbonoPanoKlaipėda (subdistrikto)1939Rapid-sketadoMamnutradoFinnlandoVikioKontraŭreĝoKronvirusa malsano de 2019KuboIstrioTurkmenio en la Somera Olimpiko 2000Penetro (seksumo)Libera scioBukakoProtestantismoReĝlando IsraeloJava alfabetoGoogle ChromeAstanoAzteka imperioFarunoMalluma materioNorwichDelhioPrezidanto (respublikestro)Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio1844🡆 More