Viktor Coj (ruse Виктор Робертович Цой; 21-a de junio 1962 — 15-a de aŭgusto 1990) estas koredevena ruslingva poeto, roka kantisto kaj kinoaktoro.
Li estis ekstreme populara en la 1980-aj, sed ankaŭ nun liaj kantoj restas ŝatataj kaj aŭskultataj. Ĉirkaŭ lia persono formiĝis vera kulto, kiu 30 jarojn post lia tragika morto plu ekzistas en ĉiuj rusparolantaj landoj.
Viktor Coj | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1962 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 15-an de aŭgusto 1990 (28-jaraĝa) en Tukums District |
Mortokialo | trafikakcidento |
Tombo | Bogoslovskoe cemetery |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Alma mater | St. Petersburg art school by Rerikh N.K. |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Robert Tsoi |
Patrino | Valentina Vasilevna Tsoi |
Edz(in)o | Marianna Tsoi |
Amkunulo | Natalya Razlogova |
Infano | Aleksandr Tsoi |
Okupo | |
Okupo | poeto • aktoro • kantisto • gitaristo • komponisto • kantoverkisto • filmaktoro • pentristo • kantaŭtoro • kantotekstisto • bontenisto de vapormaŝina fajro • rokmuzikisto |
Verkoj | Zvezda po imeni Solntse |
Ekzistas provoj traduki la kantojn de Coj en Esperanton, ekzemple tiuj de moskva denaskulo Dmitrij Ŝevĉenko ("Saluton, la lasta hero'" kaj aliaj).
Kino (ruse Кино) estis bando de sovetunia rok-muziko formita en Leningrado en 1982. La bandon kunfondis kaj estris Viktor Coj, kiu verkis la muzikon kaj vortumojn por preskaŭ ĉiuj el la kantoj de la bando.
...
La 15-an de aŭgusto 1990 je 12:28 Viktor Coj pereis en aŭta kolizio apud Riga. Restis nefinita lia vica albumo, kiun la sambandanoj Kasparjan kaj Tiĥomirov decidis finfari. En decembro de la sama jaro "La Nigra Albumo" estis prezentita al publiko en leningrada rok-klubo. Bando Kino okupis la unuajn lokojn en sukcesolistoj de la tuta Sovetunio, ĉie aperis (ĝis nun facile troveblaj en ajna urbo) grafitioj KINO, Coj, vi vivas!, Coj, ni estas kun vi ks. Tamen kun la morto de Viktor Coj fakte finiĝis historio de la rokbando, kiun li gvidis.
La rusa vikipedio, malgraŭ kelkaj protestoj, pri la morto de Coj daŭre citas la ofendan rimŝercon Coj podavilsja macoj (Coj misglutis macon), kiu onidire estis iam populara en malvastaj interretaj rondoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Viktor Coj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.