Vi nur proponu artikolojn, kiuj laŭ via juĝo plenumas ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Kiam vi voĉdonas por aŭ kontraŭ propono de alia Vikipediisto, vi faru tion surbaze de tiuj kriterioj; kiam vi voĉdonas kontraŭ propono, vi menciu la kriterio(j)n, kiu(j) laŭ via juĝo ne estas plenumita(j).
Kiel proponi elstaran artikolon
- En la proponatan paĝon enmetu la ŝablonon {{PEA}}.
- En la ŝablono alklaku la ligilon Bv. krei baloton. - tiel oni atingas subpaĝon de Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj kiu estos uzata kiel balotpaĝo. Sekvu la klarigojn en la teksto kaj konservu la paĝon.
- En tiu ĉi paĝo, sub la parto Proponoj aldonu {{/Titolo de la balotpaĝo}} (plejofte la titolo estas sama kiel la titolo de la proponata paĝo mem).
- En la koncerna sekcio de Ŝablono:Diskutindaj artikoloj/listo aldonu ligilon gvidantan al balotpaĝo.
- De la balotpaĝo forigu ĉiujn ĉenojn "" (1 paro estas supre, alia paro sube). Tiel vi videbligos la sekcion Rezultoj kaj ebligos al preparitaj ŝablonoj fermi la baloton.
- En la parto Rezultoj notu nombron de poraj kaj kontraŭaj voĉdonoj. En la sekcio skribu ĉu la artikolo estis aŭ ne estis elstarigita (vi povas modifi la preparitan tekston). Subskribu ĝin.
- De tiu ĉi paĝo, de la sekcio Proponoj forigu {{/Titolo de la balotpaĝo}}
- De Ŝablono:Diskutindaj artikoloj/listo forigu ligilon al balotpaĝo
- Se artikolo estas akceptita
- Aldonu {{Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Titolo de la balotpaĝo}} en la supron de Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Protokolo (akceptitaj).
- El la akceptita artikolo forigu {{PEA}} kaj suben aldonu {{Elstara|jaro=2024|monato=04|tago=28}} (kun ĝusta dato). En la resumon de redakto skribu "elektiĝis elstara la 28an de aprilo 2024" (kun ĝusta dato) por ke oni poste povu facile trovi kiam ĝi elstariĝis.
- Aldonu la ligilon al la akceptita artikolo al Vikipedio:Elstaraj artikoloj
- En la vikidatuma paĝo de la artikolo aldonu al la esperantlingva artikola titolo flavan simbolon pri elstara artikolo. (lernu kiel fari)
- Se artikolo ne estas akceptita
- Aldonu {{Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Titolo de la balotpaĝo}} en la supron de Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Protokolo (malakceptitaj).
- El la akceptita artikolo forigu {{PEA}}.
Kriterioj por akcepti
Artikolo elektiĝas kiel elstara artikolo, se almenaŭ unu semajnon post ĝia propono, neniu kontraŭis la proponon, aŭ la nombro de kontraŭoj estas malpli granda ol la nombroj de subtenoj. Post difinita tempo ĉiu ajn uzanto rajtas fermi la baloton, sed prefere tion ne faru proponinto aŭ ĉefaŭtoro.
La artikolo estas la unua mia provo verki altkvalitan artikolon en eo-vikio. Verdire, mi im hontas ĉar mia Esperanto ne estas sufiĉe bona por enciklopedio. En la rusa vikio la artikolo havas steleton de "Dobrotnaja statja". Eo-versio ne estas traduko, ĉar la fontaro estas pli riĉa ol en la rusa versio.
- Mi petas lingvan kontrolon kaj korekton.
--VladimirPF (diskuto) 13:06, 20 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Por
- Por:
Kontraŭ
- Kontraŭ: Laŭ amplekso ĝi enhavas duone el tiom de plimultaj artikoloj ĉe Legindaj artikoloj (kiuj estas pli malalta kategorio) - kriterio 1. Vi mem petis lingvan helpon kaj korektadon, kio ankoraŭ necesas, ĉefe se temas pri tre teknika afero - kriterio 3. Estas mallongaj alineoj kaj ne estas subsekcioj - kriterio 6. Eksterkriterie mi dubas pri la graveco de la temo, ĉefe kiam estas nur tri alilingvaj versioj, ĉiuj pli mallongaj. Mi rekomendas retiri la kandidatiĝon kaj por sekvaj proponoj, pripensi pri la kategorio de Legindaj artikoloj anstataŭ pri Elstaraj artikoloj.--kani (diskuto) 18:54, 26 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
- @Kani, kolego, dankon pro la reago. Mi eĉ komencis dubi, ĉu iu interesiĝas pri elstaraj aŭ legindaj artikoloj.
- VP:KPEA-3 - mi ĉiam petas lingve kontroli miajn artikolojn. Ĉiam. Ankaŭ en ruslingva vikio, kvankam mi denaska ruslingvano. Mi ĉiam petas lingvan kontrolon, ĉar mi bonege scias kio estas blindeco de aŭtoro.
- VP:KPEA-1 - Pri longeco de la artikolo: ve, vi ne ofte vizitas diskutejon kie jam dum monato estas diskuto pri diverseco inter la elstaraj kaj la legindaj artikoloj: Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Elstaraj kaj legindaj: kia diferenco?. Mi estos tre danka al vi pro via partopreno en la diskuto. Kaj responde al la riproĉo: mi ne postulas pri elstareco de la taksata artikolo, tamen nun en VP:KPEA estas grava manko.
- VP:KPEA-6 - verdire mi ne komprenas sencon de "mallongaj alineoj". En VP:KPEA-6 estas postulo: "La teksto estu dividita en taŭge longajn alineojn" - en la artikolo la teksto estas dividita en taŭge longajn alineojn. Ĉiu alineo havas apartan ideon kaj kunigi la ideojn en pli grandajn alineojn estas rompo de la postulo. Pri postulo "la artikolo havu sekciojn kaj subsekciojn" mi vidas, ke la artikolo necesan kvanton de sekcioj.
- Pro la graveco de la temo necesas taksi ne per ekzizto de samtemaj artikoloj en aliaj vikioj, sed per reguloj de vikio: se iu temo estas traktata en seriozaj fontoj, do ĝi estas menciinda.
- Pri via propono meti la artikolon al Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj: ve, nun ne estas diferenco inter la specoj de la artikoloj.
- VladimirPF (diskuto) 12:45, 27 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: restas du ruĝaj ligiloj. --Dominik (diskuto) 07:14, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas
- Sindetena:
Komentoj
Komento:
Rezulto
Fermita: La artikolo (ne) estis elektita kiel elstara: kvalito de la artikolo ne vokis demandojn. Bedaŭrinde truo en reguloj ne okazis interesa por partoprenantoj. --VladimirPF (diskuto) 13:29, 20 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Vidu ankaŭ
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.