La Varsovia Traktato (oficiala nomo: Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj -satelite- al Sovetunio.
La traktato, kies tekston proponis Nikita Ĥruŝĉov estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam en 1949 fondita organizaĵo NATO, sed interalie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la sovetiaj trupoj en Orienta Eŭropo (Post la subskribo de pactraktato inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetiaj trupoj rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario).
Varsovia Traktato | ||
---|---|---|
internacia organizaĵo • milita alianco | ||
Komenco | 14-a de majo 1955 vd | |
Fino | 1-a de julio 1991 vd | |
Sidejo | Moskvo | |
Moto | Union of peace and socialism • Unió de pau i socialisme • Unie míru a socialismu • Союз мира и социализма • Union de paze e sociałismo | |
Lingvoj | rusa lingvo | |
La Varsovia Pakto estis dissolvita la 1-an de julio 1991 en Prago, Ĉeĥio.
La membroŝtatoj de la Varsovia Pakto havis la ĉefan taskon defendi unu la alian okaze de atako al unu el ili. La ĉefa kontraŭulo estis NATO, kreita en 1949. Sed praktike la armeoj de la Varsovia Pakto pli levis la armilojn kontraŭ la propraj ŝtatanoj ol kontraŭ la okcidentaj ŝtatoj: estis la soldatoj de la Varsovia Pakto sub gvido de la sovetiaj tankoj kiuj disbatis la hungaran revolucion de 1956 kaj la pragan printempon de 1968 en Ĉeĥoslovakio.
Kiel milita organizaĵo de socialismaj ŝtatoj, la militfortoj de Varsovia Pakto estas fakte sub la kontrolo de sovetia armeo. Laŭ la soveta militdoktrino, militfortoj de membroŝtatoj subtenas dum la ofensivo de sovetia armeo al Okcidenta Eŭropo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Varsovia Traktato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.