D-ro Fidel Alejandro CASTRO RUZ ( audio) (naskiĝis 13-an de aŭgusto 1926 en Birán, Holguín, mortis 25-an de novembro 2016 en Havano) estis ŝtatestro de Kubo.
D-ro | |||||
Fidel Castro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fidel Castro, 2003 | |||||
Antaŭulo | Osvaldo Dorticós Torrado | ||||
Sekvanto | Raúl Castro | ||||
Persona informo | |||||
Fidel Alejandro Castro Ruz | |||||
Naskonomo | Fidel Alejandro Castro Ruz | ||||
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1926 en Birán, Holguín (provinco), Kubo | ||||
Morto | 25-an de novembro 2016 (90-jaraĝa) en Havano, Kubo | ||||
Tombo | Santa Ifigenia Cemetery vd | ||||
Religio | agnostikismo vd | ||||
Nacieco | kubano | ||||
Etno | galegoj vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | Santiago de Kubo vd | ||||
Ŝtataneco | Kubo vd | ||||
Alma mater | Kolegio de Belen Universitato de Havano | ||||
Partio | Komunisma Partio de Kubo | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Ángel Castro y Argiz vd | ||||
Patrino | Lina Ruz González vd | ||||
Gefratoj | Juanita Castro • Ramón Castro Ruz • Raúl Castro • Lidia Castro Argota • Emma Castro vd | ||||
Edz(in)o | (1) Mirta Díaz-Balart Gutierrez (divorcitaj en 1955) (2) Dalia Soto del Valle | ||||
Amkunulo | Natalia Revuelta Clews • Dalia Soto del Valle vd | ||||
Infanoj | Fidel Angel Castro Diaz-Balart Alina Fernandez-Revuelta Alexis Castro-Soto Alejandro Castro-Soto Antonio Castro-Soto Angel Castro-Soto Alain Castro-Soto Jorge Angel Castro | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juristo | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Ĉefministro de Kubo | |||||
Dum | 16-a de februaro 1959 - 2-a de decembro 1976 | ||||
Antaŭulo | José Miró Cardona | ||||
Sekvanto | ofico abolita | ||||
Ĝenerala Sekretario de Senalianca Movado | |||||
7-a Ĝenerala Sekretario | |||||
Dum | 9-a de septembro 1979 – 7-a de marto 1983 | ||||
Antaŭulo | Junius Richard Jayawardene | ||||
Sekvanto | Neelam Sanjiva Reddy | ||||
2-a periodo | |||||
22-a Ĝenerala Sekretario | |||||
Dum | 15-a de septembro 2006 - 24-a de februaro 2008 | ||||
Antaŭulo | Datuk Seri Abdullah Ahmad Badawi | ||||
Sekvanto | Raúl Castro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel juna revoluciulo Castro faligis la diktaturon de Fulgencio Batista kune kun sia frato Raúl Castro kaj la argentinano Ernesto Che Guevara. Li fariĝis ĉefministro de Kubo la 16-a de februaro 1959, kaj estis la prezidento de Kuba Respubliko ekde la 3-a de decembro 1976. Komence Usono aprobis la novan registaron, sed baldaŭ estiĝis malkonsento inter la du registaroj pro la eksproprietigado de proprieto de grandaj Usonaj korporacioj (ĉefe United Fruit). Post renkontiĝo kun la vicprezidento de Usono Richard Nixon, tiu diris ke Castro estas "naiva" sed ne estas necese komunisto.
Post kiam Castro signis kontrakton kun Sovetunio por aĉeti petrolon, la rilatoj inter Usono kaj Kubo pli kaj pli malboniĝis, kaj fine Usono nuligis la diplomatiajn rilatojn inter la du ŝtatoj. Tial Castro sin turnis pli kaj pli al Sovetunio, kaj ekde tiam la okcidentaj landoj nomas lian registaron komunista, kvankam ĝi vere praktikas tre malsaman formon de socialismo ol la tiama Sovetunio.
Castro enkondukis kampanjon por alfabetigi la kuban loĝantaron, kaj ege sukcesis, tiel ke nuntempe la loĝantaro de Kubo estas la plej alfabetigita en tuta Latin-Ameriko.
Ankaŭ en la kampo medicina li sukcesis. Kubo havas la plej elstaran malaltan mortokvoton en Latin-Ameriko, tiom bona kiom tiu de riĉa lando, kaj nun eĉ akceptas malsanulojn el aliaj landoj kaj sendas kuracistojn helpante al najbaraj landoj, sed ankaŭ al multaj evolulandoj en la mondo, ĉefe en Latin-Ameriko.
Je la 31-a de julio 2006 li portempe rezignis siajn postenojn sekve de grava intesta malsano. La provizoran prezidentecon alprenis lia frato Raúl. Je la 17-a de februaro 2008 li oficiale deklaris, ke li rezignas kiel prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro, t. e. li retiriĝas definitive de la povo, li nur verkos artikolojn.
Li havas unu filon kun sia unua edzino Mirta Díaz-Balart, naskitan je la 1a de septembro 1949, nomitan Fidel same kiel sia patro.
Li havas aliajn kvin filojn kun sia dua edzino Dalia Soto del Valle.
En 1990 li persone partoprenis la solenan inaŭguron de la 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, kaj li donis aŭdiencon en la ŝtatestrejo por ĉirkaŭ 200 UK-partoprenantoj.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fidel Castro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.