Sputnik-ŝoko (en Usono Sputnik-krizo) nomiĝas la politika-socia reago de Usono kaj Okcident-Eŭropo post la sukcesa lanĉo de la unua tersatelito Sputnik la 4-an de oktobro en 1957 fare de Sovetunio.
La kosmoveturo de Sputnik pruvis, ke Sovetunio teknologie estas samranga kun Usono, kaj posedas fortajn interkontinentajn raketojn, per kiuj ĝi povas eĉ minaci Usonon. La loĝantaron de Usono ŝokis, ke ilin jam ne defendas la oceanoj.
La teknologia povumo de Sovetunio defiis la teknikan superecon de la Okcidento. La radikojn de la problemo oni ŝajnis trovi ĉefe en la eduka sistemo. La renaskiĝo de la regantaj rilatoj en la lernejo malebligis – laŭ la fakspertuloj – la partoprenon en la socia evoluo por multaj homoj.
La sekvoj estis la eko de diversaj programoj por apogi la lernadon de la ĝis tiam ne eluzita eduka rezervo. Oni establis antaŭedukajn lernejojn, lernejajn busojn, novajn lernejajn tipojn, edukan televidon.
La sputnik-ŝoko antaŭhelpis, ke Usono financis multajn apogajn programojn por la ekonomia-teknika evoluo kaj natursciencajn programojn kiel ekz. SAPA (Science - a Process Approach) kaj SCIS (Science Curriculum Improvement Study).
La plej forta strebo de Usono estis, la perditan superecon en la kosmo reakiri.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sputnik-ŝoko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.