Santiago de Kubo aŭ pli ĝuste Santjago de Kubo (en la hispana: Santiago de Cuba estas la historie dua plej grava urbo en Kubo.
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Kubo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Santiago. |
Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco, en la sudoriento de la insulo.
Santiago de Kubo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • municipo de Kubo • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 444 851 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 431 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 75° 50′ U 20.021666666667-75.82944444444420° 1′ N, 75° 50′ U [+] | ||||
Alto | 82 m [+] | ||||
Areo | 1032,29 km² ( 103 229 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Santiago de Cuba [+] | |||||
Santiago troviĝas ĉe golfeto en la Kariba Maro. Ĝi estas krome grava haveno.
Santiago de Kubo estis fondita de la hispana konkeranto Diego Velázquez De Cuéllar je la 28-a de junio de 1514. Inter 1522 kaj 1589 Santiago estis la ĉefurbo de la kuba kolonio.
En ĝia golfo okazis la plej grava batalo de la kuba sendependenco, en kiu usonaj kirasŝipoj dronigis la hispanajn navigajn fortojn.
En Santiago troviĝas la Kazerno Moncada, kiu estis atakita je la 26-a de julio de 1953 de grupo de revoluciuloj, sub la komando de juna Fidel Castro, kio fariĝis la unua agado post kelkaj jaroj kondukanta al la forigo de la diktatora reĝimo de Fulgencio Batista.
Du gravaj lokoj de Santiago, la fortreso de San Pedro de la Roca del Morro kaj la aro de ruinoj de francaj kafplantejoj, donis al ĝi la kategorion de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Aliaj lokoj: la Domo de la Trova (kanto), la Muzeo de la Rumo, la Tombejo de Sankta Ifigenia kaj la Baziliko de la Kupro (Santuario de la Virgen de la Caridad del Cobre) en El Kobre.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Santiago de Kubo (urbo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.