Uĵhorodo (ukraine Ужгород (Uĵhorod), rutene Ужгородъ (Uĵhorod), ruse Ужгород (Uĵgorod), slovake kaj ĉeĥe Užhorod, hungare Ungvár, germane Ungwar, hebree אונגװיר (Ungvir, Ingver, Yngvyr)) estas urbo kun departementorajto en okcidenta Ukrainio, samtempe administra centro de la Transkarpata provinco.
Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 115 449 loĝantoj sur areo de 40 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 886 loĝantoj/km².
Uĵhorodo | ||
ukraine Ужгород, rutene: Ужгородъ, ruse Ужгород, slovake Užhorod, hungare Ungvár, germane Ungwar | ||
Urbo | ||
Rekonstruita stacidomo en Uĵhorodo | ||
| ||
Oficiala nomo: ukraine Ужгород | ||
Lando | Ukrainio | |
---|---|---|
Provinco | Transkarpata provinco | |
Distrikto | Uĵhoroda distrikto | |
Historiaj regionoj | Ung, Karpata Rutenio | |
Najbaras kun | Vyšné Nemecké (Slovakio) | |
Rivero | Uĵ | |
Situo | Uĵhorodo | |
- alteco | 122 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 37′ N 22° 18′ O / 48.617 °N, 22.300 °O | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 137 m s. m. | |
Areo | 41,6 km² (4 160 ha) | |
Loĝantaro | 115 449 (2022) | |
Denseco | 2 775,22 loĝ./km² | |
Fondita | 9-a jarcento | |
Primatoro | Sergij Ratuŝnjak | |
Horzono | MET (UTC+2) | |
- somera tempo | MET (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 88000-499 | |
Telefona antaŭkodo | +380 312 | |
KOATUU | 2110100000 | |
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio | ||
Situo enkadre de Transkarpata provinco | ||
Vikimedia Komunejo: Uzhhorod | ||
Retpaĝo: www.uzhgorod-city.org.ua | ||
Uĵhorodo situas rande de ebenaĵo kaj Karpatoj, borde de la rivero Uĵ, ĉe la ŝtata limo kun Slovakio, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Moskvo.
En 895 hungaraj triboj okupis la regionon. Frue ili konstruis tie fortikaĵon. En 1430 la loko ricevis rangon Libera reĝa urbo. La grekokatolika eklezio fondiĝis en 1646. Ekde 1769 la urbo iĝis departementejo de Ung. La fervojo ekfunkciis ekde 1872. Ĝis 1920 Ungvár apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, kies departementejo estis, poste al Ĉeĥoslovakio. Ungvár rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj estis deportitaj. Ekde 1945 Uĵhorodo apartenis al Ukraina SSR (Sovetunio), do ekde 1991 ĝi estas parto de la suverena Ukrainio.
Tie movadis Vince Tóth 1939-1944.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Uĵhorodo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.