Arkitekto

Arkitekto, arkitekturisto, arĥitekto) estas persono kiu profesie projektas konstruaĵojn kaj okupiĝas pri la teknika, scienca, funkcia kaj realiga planado de konstruaĵoj ĉiaspecaj.

Arkitekto Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Arkitekturisto (apartigilo)

La baza kompetenteco de la arkitekto estas la - super konstruado leviĝanta - kreado de arkitekturo.

Arkitekto
Arĥitekturisto kun desegnotabloj

Historio

En antaŭaj tempoj la arkitektoj havis alian titolon: mastro de konstruado. Ili ricevis tre tradician ĝeneralan edukon. Laŭ malsamaj historiaj epokoj la konstrumastroj devenis de diversaj klasoj kaj medioj. Ekzemple, dum la romia epoko, la konstrumastroj ofte estis armeaj inĝenieroj kaj en la mezepoko la monaĥoj ludis tiun rolon. Ekde la renesanco venis la artistoj, la skulptistoj kaj la sciencistoj.

Ekde la 19-a jarcento, pro la disvolviĝo de la ekonomio kaj tekniko dum la industriiĝo, la profesio arkitekturisto fariĝis aparta akademia fako. Ekestis enorma antaŭeniĝo en la konstruteknologio kaj novspecaj taskoj (apartamentoj, lernejoj, ...) kaŭzis ke duonprofesiaj konstrumastroj ne plu kapablis regi la tutan konstruprocezon. Tiam ekestis lernejoj kaj akademioj por arkitektoj. La komplekseco daŭre kreskadas kaj dum la 20-a jarcento ekestis specialiĝo en diversajn fakojn, interalie urboplanado, pejzaĝo-arkitekturo, arkitekto de interno, konstrufiziko, kaj tiel plu.

Tasko

Arkitekto ricevas taskon por projekti konstruaĵon. La taskodonanto povas esti unuopulo aŭ ampleksa organizaĵo. Iom da ekzemploj de eblaj taskodonantoj: privatulo, iu loĝej-organizanto, urbestraro, asocio, fondaĵoeklezio, estraro de fabriko aŭ entrepreno, registara instanco kaj tiel plu.

La arkitekto post ricevi taskon faras la antaŭprojekton por pludiskuti ĝin kun la investistoj. La arkitekto faras ankaŭ la antaŭkalkuladon de la kostoj. Se la investistoj konsentas, la projekto estas plu ellaborata. Post tiu ĉi fazo, la arkitekto kontaktas entreprenistoj por fari oferton pri la kostoj de la konstruado.

Foje iu instanco petas al diversaj arkitektoj fari skizan projekton. Poste komisiono de la instanco elektas la plej taŭgan ensendaĵon (ofte la ensendaĵo devas esti anonima). La elektito poste ricevas la konkretan taskon.

Alia ebleco estas entreprenisto kiu posedas konstru-areon. Tiu donas taskon al la arkitekto por fari la projekton kaj poste mem konstruas.

Arkitekto respondecas pri la formo, interna divido, konstruado, elektoj de la koloro kaj materialoj, ĉio laŭ la financaj eblecoj kaj la estetikaj deziroj de la taskodonanto.

Desegnado

Depende de la grandeco de la ofico, la arkitekto mem faras la skizon kaj antaŭprojekton aŭ transdonas la taskon al siaj kunlaborantoj. Ĝis preskaŭ la lasta jardeko de la 20-a jarcento, ĉiu desegnado okazis per plumo aŭ krajono, papero, liniilo kaj sur desegnotablo. Poste pli kaj pli oni enkondukis komputilojn kun specialigitaj programoj por projektado.

Gravaj arkitektoj

Arkitekto 
Antoni Gaudí

Antikvaj

5-a jarcento

16-a jarcento

17-a jarcento

18-a jarcento

19-a jarcento

20-a jarcento

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Arkitekto HistorioArkitekto TaskoArkitekto DesegnadoArkitekto Gravaj arkitektojArkitekto Vidu ankaŭArkitekto ReferencojArkitekto Eksteraj ligilojArkitektoArkitekturo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

PeleoListo da Esperanto-vortarojSandviĉo (seksumado)Apache OpenOffice1-Heptilbenzeno3-Oktino1210-aj jarojFlamkukoDublinoTisemBuduslăuJakutioLa Fluganta Holandano (fantoma ŝipo)ȘumugiuKladruby (distrikto Benešov)JavaScriptAnuboJohor BahruDekoltaĵoKovriloXXXCarl DavisEsperanto-muziko1998VPNPatreonMerkredoListo de studentoj en Akademio de SelmecHidișelu de JosUsenetPluvioTelefona landokodoUnuiĝinta ReĝlandoSchönberg (Supra Bavario)ĈefpaĝoPiedoŠibenice (artileria fuortaro)Bihar (historia departemento)Zdeněk MilerSeán Ó RiainArtoLeviloSalinas (Alakanto)Statistiko de EsperantujoAlproksimantoEŭropa Ligo de UEFAKortegoGPLVikipedioMelitón RodríguezVirtuala maŝinoCarcaixentPalenganAmoroLešany (distrikto Benešov)Ferenc BéldiAlzira (stacidomo)West Ham UnitedBenjamin FranklinFrancisco FrancoDistrikto BihorStir-helpa sistemoLouis-Christophe Zaleski-ZamenhofSârbi (Bihor)Willi StophLatina lingvoCandelaria (Santa Cruz de Tenerife)🡆 More