Karpatoj (hungare Kárpátok; rumane Carpați; ukraine: kaj serbe Карпати; ĉeĥe kaj slovake Karpaty; germane Karpaten) estas montara sistemo en centra kaj orienta Eŭropo, etendiĝanta tra teritorioj de 8 landoj: Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio, Ukrainio, Rumanio kaj Serbio.
Karpatoj | |
montaro | |
Maramura masivo, Rumanio | |
Landoj | 8 |
---|---|
Parto(j) | Orientaj Karpatoj, Sudaj Karpatoj |
Akvejo | 11 |
Situo | Gerlachovský štít |
- koordinatoj | 49° 09′ 49″ N 20° 08′ 02″ O / 49.16361 °N, 20.13389 °O |
Plej alta punkto | Gerlachovský štít |
- situo | Altaj Tatroj, Regiono Prešov, Slovakio |
- alteco | 2 655 m s. m. |
Longo | 1 500 km (932,06 mi) |
Areo | 210 000 km² (21 000 000 ha) |
Biomo | Mezvarmaj koniferarbaroj |
Geologia konsisto | fliŝa zono, neovulkanitoj, oraviko |
Orogenenezo montariĝo | Alpa orogenezo |
Periodo | terciaro |
Situo de Gerlachovský štít en Karpatoj | |
Surfaco de Karpatoj | |
Vikimedia Komunejo: Carpathian Mountains | |
Ili formas arkon malfermiĝantan okcidenten; ĝi sude komenciĝas ĉe la Fera Pordo inter Serbio kaj Rumanio, trairas grandan parton de Rumanio (Orientaj Karpatoj, Sudaj Karpatoj) kaj pecon de Ukrainio, tuŝas sudan Pollandon, trairas Slovakion kaj fine ĉe Bratislavo kaj Vieno proksimiĝas la Alpojn. Ilia plej alta monto estas Gerlachovský štít en Altaj Tatroj (Slovakio).
La nomo "Karpatoj" devenas plej verŝajne de la nomo de daka tribo Karpoj, loĝanta en la unua jarmilo post Kristo en Orientaj Karpatoj. Ĝin menciis Ptolemeo en la 2-a jarcento (forme de Karpates Oros). Povas esti, ke la nomo devenas de hindeŭropa vorto korpata − "monto", "roko". Alia hipotezo estas ĝia deveno de antaŭhindeŭropa cara − "ŝtono". En la 13-14-jarcentaj oficialaj hungaraj dokumentoj Karpatoj aperas sub la nomo Thorĥal aŭ Tarĉal aŭ pli malofte kiel Montes Nivium. En Pollando unuafoje uzis la nomon "Karpaty" Stanisław Staszic en la 19-a jarcento
Ĉefaj partoj de Karpatoj estas:
La plej alta montaro de Karpatoj estas Tatroj, aparte ilia slovaka parto, en kiu estas Gerlachovský štít (2655 m de supermara alteco), Lomnický štít (2632 m), Ľadový štít (2628 m). Laŭvicaj montopintoj super 2500 m de supermara alteco troviĝas en Rumanio, la plej altaj estas Făgăraș-montaro (Moldoveanu – 2544 m).
Gravaj montpasejoj en Karpatoj:
Karpatoj estas grava akvodislimo inter riverbaseno de Balta Maro kaj Nigra Maro. En Karpatoj komenciĝas pluraj riveroj, interalie:
La teritorion de Karpatoj enloĝigas nun ĉirkaŭ 15 mln de homoj. Sudaj kaj Orientaj Karpatoj estas malpli ofte enloĝitaj de Okcidentaj Karpatoj, sed ankaŭ tie estas grandaj grupiĝoj de loĝantoj. Apud Karpatoj estas urboj Bratislavo, Budapeŝto, Krakovo, Lvovo, Ĉernivco, Bukareŝto, Vieno kaj Beogrado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Karpatoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.