Szombathely estas urbo en Hungario en la regiono Okcidenta Transdanubio, en la departemento Vas (Hungario), en la Distrikto Szombathely kun titolo egalrajta al departemento.
Szombathely estas centro de la departemento kaj la distrikto, fine estas ankaŭ sidloko de diocezo. Szombathely estas konata germane kiel Steinamanger [ŝtonoj sur kampo (ruinaĵoj)] kaj kiel Savaria aŭ Sabaria en la latina lingvo. En Esperanto, okaze de la Internacia Junulara Kongreso en 2008, oni ankaŭ sugestis novan laŭsignifan tradukon de la urbonomo, Sabatejo.
Szombathely | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj • urbo kun komunumaj rajtoj | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 9700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 78 446 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 805 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 16° 38′ O 47.23333333333316.63333333333347° 14′ N, 16° 38′ O [+] | ||||
Alto | 209 m [+] | ||||
Areo | 97,5 km² (9 750 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Szombathely [+] | |||||
Fondita ankoraŭ dum la Romia epoko kiel Colonia Claudia Savariensum (en 45 p.K.), ĝi estas la plej antikva urbo en Hungario; apude pasis la fama Sukcena Vojo de la romianoj. La hungaroj alvenintaj tien fondis urbon, sur la restaĵoj de la romia urbo. La nomo hungare signifas "sabata ejo", ĉar ĉiusabate okazis tie foiro. La mongola invado en la 13-a jarcento detruis la urbon, sed ĝi estis post nelonge rekonstruita. En 1407 ĝi ricevis urban statuson. La turkoj invadintaj la regionon dufoje en la 17-a jarcento ne sukcesis trapenetri la urbajn muregojn. Ankaŭ la armeo de Napoleono okupis la urbon en 1809. Pro sia strategia situo ĝi estis peze bombardita en 1945 fare de britaj kaj usonaj aviadiloj. Post 1945 Szombathely situis proksime de la Ferkurteno. Ekde 1989 la urbo havas viglan fremdultrafikon, kaj precipe la najbaraj aŭstroj ĝuas la regionon.
Intertempe iamaj najbaraj vilaĝoj Olad, Herény, Zanat kaj aliaj aliĝis al Szombathely.
En la urbo funkcias episkopejo kaj universitata fakultato (pli frue pedagogia altlernejo).
En 2008 Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi aliĝis al Universitato de Okcidenta Hungario (Sopron).
Szombathely estas la loko kie okazis la Internacia Junulara Kongreso 2008.
En la urbo Szombathely en 1922 komenciĝis Esperanto-kurso kaj fondiĝis grupo de HES. Sed en la sama jaro aperis kaj eklaboris tie ankaŭ József Csatkai, kiu senlace organizis Ido-kursojn kaj fondis la lokan Ido-grupon sub la nomo Sabaria Ido-Grupo. Fortiĝon de la grupo signis, ke en la proksima urbo Sopron okazis la unua landa Ido-konferenco la 1-2-an de aŭgusto 1923. Pro la apero de la du movadoj en la sama urbo aperis ankaŭ la polemiko en la loka gazetaro pri Ido-Esperanto.
Lasttempe en la nova universitatranga katedro pri Aplikata Lingvistiko en la Pedagogia altlernejo de Szombathely en la unuajaran studprogramon eniris ankaŭ interlingvistiko. La studentoj estas filologoj, kiuj krom la fako aplikata lingvistiko specialiĝos ankaŭ pri la angla aŭ la germana lingvoj. Krom la ĝeneralaj lingvistikaj studoj ili konatiĝos ankaŭ pri interlingvistiko, pri kiu dum du semestroj po 2 horoj okazas lekcio kaj seminario. La studprogramon konsistigas lingvopolitikaj demandoj, analizo de aprioraj kaj aposterioraj lingvoprojektoj, dum la dua semestro detala analizo de Volapuko, Esperanto, Ido kaj kelkaj aliaj artefaritaj lingvoj.
En 1980 okazis en Szombathely la 2-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Szombathely, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.