Klostro

Klostro estas kovrita promenejo ĉirkaŭ interna korto de monaĥejo, katedralo, ks (PIV 2005).

Ĝi havas muron ĉe la ekstera flanko kaj kolonaronfenestraron ĉe la interna flanko. Foje oni nomas ankaŭ klostro monaĥejon kun tia promenejo.

Klostro
Parta vido de la klostro de la Kolegiato de Santillana del Mar (Kantabrio), de romanika stilo.
Klostro
Klostro de la Monto Sankta Mikaelo.

Etimologio

La vorto klostro devenas de la latina "claustrum"=fermita ejo). Enklostrigi signifas enirigi en monaĥ(in)ejon. Klostrofobioklaŭstrofobio estas timo de malvasta aŭ ferma spaco.

Francisko Azorín registras la varianton klaŭstro kiel Korto ĉirkaŭita de arkaraj galerioj en religia edifico. Li indikas etimologion el la greka kleis, kleidos (fermaĵo) kaj de tie la latina claustrum.

"Klostr-o" kaj "klaŭstr-o" ne estas oficialaj radikoj. Peristil-o estas oficiala aldono kun simila signifo.

Arkitekturo

Meze de la klostro troviĝas ofte akvofonto aŭ puto. En multaj klostroj, kiel ĉefaj arkitekturaj eroj, elstaras la kapiteloj, ekzemple en la romanika arkitekturo, kie ofte tiuj montras tre ampleksan bildaron kaj konceptaron.

Eŭropaj monaĥejoj havas kutime nur unu klostron. En Latin-Ameriko urbomonaĥejoj havas ofte multajn klostrojn. Tiu strukturo spegulas malsimplan, urbecan strukturon de la latinamerika urboklostro.

Kune kun la interna korto, klostroj foje utilis kiel tombejoj. Hodiaŭ la tomboŝtonoj utilas kiel ornamaĵoj.

Bildaro

Notoj

Tags:

Klostro EtimologioKlostro ArkitekturoKlostro BildaroKlostro NotojKlostroFenestroKatedraloKolonoKortoMonaĥejoMuro

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Gravita akceloKornélia GaálFonto (historio)PlungėDemandosignoTrinidado kaj TobagoNazia GermanioAĝismoInĝenieroInternacia sistemo de unuojHonoluluoBanjano1939MoskvoGrahamstownGermanioLav-ursoFiladelfio (Pensilvanio)MezepokoKontraŭfaŝisma Liberigmovado de AŭstrujoSvislandoPollando12-a de februaroXi JinpingAfganioo2eoh1795ErpornoElektita popoloTurkmenio en la Somera Olimpiko 2000Privacy Badger1905VroclavoNaŭroRoh Mu-HĵeonCifereca objekta identigiloKleraj virinojBukakoFarunoDiabloEŭropa UnioDarvinismoSunoKarlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)HTML5Roma martirologioChartresLos-AnĝelesoDua respubliko de Ĉeĥoslovakio4-a de aprilo1605InterpunkcioVasco da GamaAŭstralioCentra Litovio 1920-1940Armena Apostola EklezioAoyama GōshōMadonna1920OsijekBramaputroRadom18-a de marto2024Georg OhmHarry BelafonteJapanioOmo (mezurunuo)Eŭska nacia teamo de futbaloJugoslavaj MilitojVolgogrado🡆 More