Taro aŭ Manĝebla kolokazio (Colocasia esculenta) estas kulturplanto (malsovaĝigita planto) el la familio de arumacoj (Araceae), kiu ekde antaŭ pli ol 2000 jaroj estas kultivata kiel nutraĵplanto.
Uzataj estas precipe la amelenhavaj rizomoj de la planto. Oni kuiras ilin kiel terpomojn. En la kultivlandoj oni manĝas ankaŭ la foliojn kaj la folitigojn kiel legomon. Ili entenas multe da mineraloj, vitaminoj A, B kaj C. Taro hodiaŭ estas kultivata tutmonde en humidaj, tropikaj kaj subtropikaj klimatozonoj. Por la eksporto oni plantas ĝin en Egiptio, Kostariko, Karibio, Brazilo kaj Barato.
Taro aŭ manĝebla kolokazio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Colocasia esculenta (L.) Schott | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
En Havajo taro, tie nomata kalo, estas unu el la plej gravaj tradiciaj kultivplantoj. El la rizomo oni faras poi, kiu estas manĝaĵo kun krema konsistenco, tre grava en la manĝokulturo de Polinezio. La indiĝenoj en Aŭstralio uzas tiun planton por fari el la rizomo farunon kaj baki el ĝi la tradician tielnomatan "bush bread", panon ege salubran, tre riĉan je proteinoj kaj karbonhidratoj..
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Taro (planto), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.