La arumacoj (latine Araceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj).
Tiu familio apartenas al la ordo alismaloj (Alismatales). Ĝi enhavas preskaŭ 120 genrojn kaj ĉirkaŭ 3360 speciojn,.
Arumacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floro de Xanthosoma roseum | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
arumo Arum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La familio nomiĝas laŭ sia tipa genro arumo (latine Arum), kies nekutima esperantigo estis kreita por ne konflikti kun la radiko "ar/o".
La arumacoj estas unukotiledonaj, moltigaj plurjaraj plantoj. Ilin karakterizas densa bastonforma floraro (spadiko), kiu interne havas karnecan tigon. Ĉe aŭ ĉirkaŭ la spadiko ofte estas unu modifita folio (ŝirmfolio, brakteo; ĉe arumacoj nomata ankaŭ spato), kiu povas esti brilkolora kaj tiel laŭ sia funkcio simili al petalo. La familio havas ĉ. 100 genrojn kaj 3700 speciojn, plej multe en la tropikaj regionoj de Ameriko. Pluraj specioj estas ornamaj plantoj, ekz. anturioj (Anthurium) kaj difenbakioj (Diffenbachia). Unu specio (taro, Colocasia esculenta) donas manĝeblajn tuberojn kaj estas vaste kulturata en tropikaj landoj.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (2 maj. 2020),, jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj:
Kelkaj gravaj genroj:
Oftaj ĉambroplantoj estas specioj de difenbakio (Dieffenbachia). Post la jaro 1990 populariĝis zamiokulko (Zamioculcas zamiifolia).
Taro (alinome manĝebla kolokazio, Colocasia esculenta aŭ C. antiquorum) estas moltiga, tubera legomplanto. Ties rizomo manĝeblas kuirite kaj estas muelebla al faruno.
La rizomoj kaj ŝosoj de unu specio de ksantosomo Xanthosoma sagittifolium manĝeblas kuiritaj.
vidu alian familion de la araloj: lemnacoj (genro: lemno)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Arumacoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.