La skota lingvo (skote Scots, skota, aŭ Lallans malalt-tera) estas okcidenta ĝermana lingvo parolata en Skotlando kaj la norda parto de Irlando, kie ĝi nomiĝas ulster-skota.
Oni ne konfuziĝu inter la skota lingvo kaj la skotgaela lingvo. La gaela apartenas al la kelta lingvofamilio, sed la skota (ofte iom mise nomita "skotangla") estas ĝermana lingvo. La plej parencaj lingvoj al la skota estas la angla kaj la frisa. Plie, multaj skotaj vortoj estas samdevenaj kiel norvegaj, ekzemple bairn, norvege: barn ("infano"); flit, norvege: flytte ("movi", "moviĝi"); thole, norvege: tåle, ("toleri"), ktp.
Skota lingvo | ||
Scots | ||
lingvo • natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
angla lingvaro | ||
Parolata en | Skotlando kaj la norda parto de Irlando | |
Parolantoj | 90 000 | |
Denaskaj parolantoj | 1,5 milionoj | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa
| ||
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | sco | |
ISO 639-3 | sco | |
Glottolog | scot1243 | |
Angla nomo | Scots | |
Franca nomo | scots | |
Specimeno | ||
Article 1 o' the Declaration o' the Richts o' Man: Aw the human beins are born free an' equals in dignity an' richts. They are endowed wi' reason an' conscience an' should act towards the others in a speireit o' breatherhood | ||
Vikipedio | ||
La lingvo havas historion komenciĝantan en la 14-a jarcento. Same kiel la angla, ĝi estas ido de la anglosaksa lingvo.
Antaŭ la unuiĝo de Skotlando kaj Anglio en 1707 oni ĝenerale konsideris la anglan kaj la skotan kiel apartajn lingvojn (HORSBROCH, 1999). Post la unuiĝo, la skota lingvo ĉesis esti uzata en edukado, kaj ankaŭ en la eklezio, pro la uzado de Biblio tradukita en la anglan (ne la skotan). Tamen, multaj literaturistoj, inter ili la fama nacia poeto Robert Burns, plu verkis poeziaĵojn kaj aliajn literaturaĵojn en la skota.
Tamen, la nuna stato de la skota — ĝi tute ne uziĝas en la eduka sistemo kiel metodo de instruado, nek en la gazetaro, krom foje por montri supozitan malinteligentecon — kaŭzis al multaj supozi ke ĝi estas simple vulgara dialekto de la angla.
Oni kalkulis ke la skotan lingvon parolas 1,5 milionoj da homoj en Skotlando (Eurolang, n.d.). Malgraŭ tio, ĝis lastatempe la lingvo ne havis oficialan staton en la Unuiĝinta Reĝlando. Post kiam la brita registaro konsentis al la Eŭropa ĉarto pri la regionaj aŭ minoritataj lingvoj, tiu registaro donis al la skota lingvo iom da rekono kaj protekto.
Ĝis nun, ne estas agnoskita normigita formo de la skota. En la parolado de skotoj konstatiĝas larĝa spektro de idiomaj variantoj, kiu varias de la angla de Anglio (sed kutime kun skota akĉento) - ĝis la tiel nomata kampara Broad Scots kaj la literatura Lallans. La lasta, kulturita kaj uzata de poetoj kaj verkisto, kaj plej malsimila al la angla, estas apenaŭ komprenata de la sudbritaj najbaroj. Pro tiu spektra karaktero de skota parolado, oni povas elekti formojn, kiuj pli kaj pli distancigas la lingvaĵon disde la normigita angla. Ekzemple, tradukante la titolon de la verko de William Auld, La infana raso oni povus nomi ĝin (laŭ la angla versio) "The Infant Race" - (aŭ pli skote) "The Bairnlie Race" - aŭ (uzante lokan dialektan formon de la artikolo) "E Bairnlie Race", aŭ (eĉ pli skotigante ĝin): "E Bairnlie Ilk", kiu estus tute nekomprenebla por homoj, kiuj nur parolas la normigitan anglan.
Unua strofo de fama poeziaĵo de Robert Burns, "To a mouse" (Al muso):
(laŭlitera traduko:
(Notu, ke Burns skribis lian poezion per ortografio malsimila al la nunaj oftaj ortografioj - i.a., Burns aldonis apostrofojn por montri literojn kiuj "mankas", tio estas, ne troviĝas en skota vorto sed ja troviĝas en samdevena angla vorto. Tiun praktikon - la "pardonpetan apostrofon" - oni ĝenerale ne nuntempe subtenas.)
(de la lastatempa traduko de la Nova testamento fare de William Lorimer, kaj per ties ortografio)
Lernolibro pri la skota (en la angla, sed kun apendico en Esperanto) estas The Scots Tongue obtenebla de la eldonejo Lulu [1], kapvorto Scots. Ne multaj Esperantaj verkoj estis tradukitaj skoten. Eble la plej longa specimeno estas la skota versio ("The Bairnlie Race") de la ĉefverko de William Auld ''La infana raso'', legebla kaj elverŝebla ĉe la retpaĝoj de la Esperantlingva verkista asocio [2].
Apartaj variantoj de la skota lingvo estas la tiel nomata Doric *, parolata en nordorientaj regionoj ĉirkaŭ Aberdeen; kaj la ŝetlanda dialekto, parolata sur la Ŝetlandaj Insuloj. La plimulto de la ŝetlanda vortaro estas simila al tiu de la ĉeflandaj dialektoj, sed estas sufiĉe multe da vortoj (kelkaj de antikva skandinava origino) uzataj nur en Ŝetlando. Unika estas la ŝetlanda difina artikolo da (komparu la skotan the, e, aŭ ee). Ankaŭ la verba strukturo kaj la prononco de la ŝetlanda estas iom malsimilaj al tiuj de la ĉeflandaj dialektoj. Jen kelkaj versoj el la poemaro Dokkins ("Rumeksoj") de la ŝetlanda poeto J.J. Haldane Burgess:-
Laŭvorta traduko:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Skota lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.