La Seleŭkia Imperio, en Antikva greka: Βασιλεία τῶν Σελευκιδῶν, Basileía tōn Seleukidōn) estis Helenisma ŝtato regata de la Seleŭkia dinastio, kiu ekzistis de 312 a.K.
Seleŭko ricevis Babilonon kaj, el tie, li etendis siajn teritoriojn ĝis inkludi multon de la orientaj teritorioj de Aleksandro. Je la pinto de sia povo, ĝi inkludis centran Anatolion, Persion, Levantenion, Mezopotamion, kaj kio estas nune Kuvajto, Afganio, kaj partojn de Pakistano kaj Turkmenio.
Seleŭkia Imperio | |||||||||
| |||||||||
historia lando • imperio • postrestaĵa ŝtato • historia epoko • civilizacio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 35 000 000 | ||||||||
religio en Antikva Grekio | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
La imperio estis regata el la metropolo Seleŭkio-Ktesifono. Seleŭkio ripete militis kontraŭ la Ptolemeoj, la grekaj, post-aleksandraj reĝoj de Egiptio.
Seleŭkio floris de 300 ĝis 150 a.K., disvastiginte grekan civilizon kaj lingvon (iafoje perforte). De -150 ĝis -50, la imperio putriĝis pro dinastiaj militoj: provincoj sendependiĝis (ekzemple, Judio sub la Makabeoj) kaj finfine Seleŭkio estis konkerita de Partujo (en la oriento: Persio kaj Mezopotamio) kaj de Romio (en la okcidento: Sirio, Palestino kaj Anatolio). Romio konkeris per la armeoj de Lukulo kaj Pompejo.
Seleŭkio falis, sed Antioĥio kaj greka civilizo en la eks-seleŭkaj landoj prosperis sub la romia kaj bizanca imperio, dum la postaj sep cent jaroj, ĝis la alveno de islamo kaj la araba imperio en la 7-a jarcento, kaj ankaŭ en la parta imperio, kie la greka reste estis lingvo de kulturo, eĉ la unua Sasanida imperiestro, kiam li estis informita, ke lia generalo ĵus venkis la romianojn, estis spektanta grekan tragedion de Eŭripido.
Seleŭkio estas menciita en la Biblio, profete en la Libro de Danielo kaj historie en la Libroj de la Makabeoj. Tiuj rigardis ĝian grekan civilizon kiel minacon al judismo - minaco, kiun Antioĥo la 4-a Epifano realigis sange.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Seleŭkia Imperio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.