Rugbeo estas nomo de kelkaj porteamaj piedpilkaj sportoj, nome rugby league (Rugbeo 13) kaj rugby union (Rugbeo 15), same kiel la pli fruaj formoj de piedpilko ek kiuj ambaŭ ludosportoj evoluis, kiuj naskiĝis en la angla lernejo Rugby School en la urbo Rugby.
Laŭ la legendo, okaze de futbala matĉo, William Webb Ellis, studento de tiu lernejo, mane kaptis la pilkon kaj portis ĝin malantaŭ la gol-linion, dum la tiama regulo postulis ke oni piede puŝu la pilkon, el kio la nomo futbalo, el anglaj foot (piedo) kaj ball (pilko). Tiu kutimo, kiu ekde tiam estis la eco de piedpilko ludata en Rugby, kodiĝis nur en 1846, fare de la lernantoj mem. Sub la nomo de "Rugby-Football", naskiĝis rugbeo.
Rugbeo | |
---|---|
Rugbea matĉo inter Francio kaj Kimrio en 2007 | |
teama sporto • pilkosporto | |
piedpilkado | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Rugbea Monda Pokalo | 1987 |
Ĉampioneco de Ses Nacioj | ekde la jaro 1910 |
Internacia federacio | |
Nomo: | Internacia Rugbea Federacio |
TTT: | www.irb.com |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Rugbeo | |
La Kanada piedpilko, kaj je pli malgranda etendo ankaŭ la Usona piedpilkado estis iel larĝe konsiderataj formoj de rugbeo, sed nuntempe ili estas plej ofte referencata tiel eĉ se la pilko estas uzata pli per mano ol per piedo.
RFU evoluigas la regulojn, celante plibonigi la ludon, kiel ekzemple malpermeso de kelkaj danĝeraj agoj, permeso de mana transdono de la pilko (1875) redukto de la teama nombro al 20, poste al 15 en 1877. Postaj regulŝanĝoj venos en 1906.
La rugbea futbalo startis ĉirkaŭ 1845 en la Rugby School de Rugby, Warwickshire, Anglio, kvankam formoj de futbalo (piedpilkado) en kiuj la pilko estis portita kaj lanĉita datas el mezepoko aŭ eĉ antaŭe.
Jam la Grekoj kaj Romianoj ludis multajn pilkoludojn, kelkaj el kiuj postulis la uzadon de la piedoj. La romia ludo harpastum ŝajne estis adaptitaj el greka teamludo konata kiel "ἐπίσκυρος" (Episkyros) aŭ "φαινίνδα" (faininda), kiu estas menciita de greka dramaturgo, nome Antifanes de Berge (388–311 a.K.) kaj poste referencata de la jam kristana teologo Klemento de Aleksandrio (ĉ. 150- ĉ. 215 p.K.). Tiuj ludoj ŝajne similis al rugbea piedpilkado. La romia politikisto Cicerono (106–42 a.K.) priskribis la kazon de viro kiu estis mortigita kiam li estis razita kaj piedfrapita pilko venis al la barbistejo. Romiaj pilkoludoj jam konis la aer-plenigitan pilkon, nome la "follis" (aerplena leda pilko). Episkyros estas agnoskita kiel frua formo de futbalo fare de la FIFA.
En 1871, por ne konfuzi kun futbalo kaj ties "Football Association", kreiĝis la unua nacia organizado: la Rugby Football Union (RFU). En la sama jaro ankaŭ okazis la unua internacia matĉo inter Anglio kaj Skotlando.
Rugbeo disiĝis en du diferencaj sportoj en 1895, kiam dudek unu kluboj disiĝis el la Rugby Football Union por formi la Northern Rugby Football Union (poste renomita Rugby Football League en 1922) en la Hotelo George, Huddersfield, kiam ĝistiamaj nepagitaj ludistoj ekhavis liberan tempon el siaj laborpostenoj por ludi la sporton, kaj to faris la rugby league la unua kodo por fari profesia kaj pagi ludistojn. Rugby union iĝis profesia nur cent jarojn poste nome en 1995, post la Rugbea Monda Pokalo de 1995 ludita en Sudafriko. La respektiva tutmonde regantaj instancoj estas World Rugby (rugby union) kaj la Internacia Rugbea Ligo (rugby league).
Rugbeo estis unu el la multaj versioj de futbalo (piedpilkado) luditaj en anglaj publikaj lernejoj en la 19a jarcento. Kvankam la rugby league dekomence uzis la regulojn de rugby union, ili estas nuntempe tute separataj sportoj. Aldone al tiuj du kodoj kaj, kaj la Kanada piedpilko kaj je pli malgranda etendo ankaŭ la Usona piedpilkado evoluis el la rugbea futbalo en la komenco de la 20a jarcento.
Ĉefaj rugbeaj variantoj:
La Rugbea Monda Pokalo, en angla Rugby World Cup, estas rugbea ĉampioneco kiu okazas ĉiun kvaran jaron inter la pintaj internaciaj teamoj. La ĉampioneco okazis por unua fojo en 1987, kiam la turniro estis kun-gastigita de Nov-Zelando kaj Aŭstralio.
La Ĉampioneco de Ses Nacioj, en angla The Six Nations Championship (konata ankaŭ kiel Guinness Six Nations pro sponsoraj tialoj) estas jara internacia rugbea konkurenco por viroj inter la teamoj de Anglio, Francio, Irlando, Italio, Skotlando kaj Kimrio. La nuna ĉampiono estas Kimrio, kiu venkis en la turniro de 2019.
La Internacia Rugbea Ligo, en angla International Rugby League, antaŭe konata kiel Rugby League International Federation (Rugbea Internacia Federacio) estas la internacia federacio kiu regas en la funkciado de la sporto rugbeo. Ties sidejo estas en Londono. La aktuala prezidanto estas Nigel Wood.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rugbeo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.