publikigita versio estis patrolita je 25 dec.
2021. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 25 dec. 2021.
La svahillingva Vikipedio aŭ pli koncize svahila Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la svahila lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wiki ya Kiswahili. La projekto komenciĝis en aprilo 2003. Ĝi estas la unua kaj nuntempe unu el nur kvar lingvaj eldonoj de Vikipedio en Niĝer-kongaj lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj. Temas pri la dua plej granda lingva eldono de Vikipedio en Niĝer-konga lingvo, post la joruba Vikipedio.
Svahillingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | sw.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | svahila |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 18-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 79 922 |
Profundeco | 10.4 |
Paĝoj | 172 911 |
Redaktoj | 1 326 716 |
Uzantoj | 66 602 |
Aktivaj uzantoj | 130 |
Administrantoj | 17 |
Dosieroj | 2 290 |
La projekto estis menciita la 27-an de aŭgusto 2006 en artikoloj de la periodaĵoj International Herald Tribune kaj New York Newsday pri la luktoj de malgrandaj lingvoeldonoj de Vikipedio. En 2009, Google finance subtenis la kreadon de artikoloj en la svahila Vikipedio. La 20-an de junio 2009, la svahillingva Vikipedio fundamente novigis la aspekton de sia ĉefpaĝo. La 18-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 79 922 artikolojn. Interesa detalo estas, ke en la komenca fazo de la projekto laŭ vikipediaj statistikoj dufoje la artikolo "Esperanto" estis tiu prilaborita de plej granda nombro da redaktantoj po monato, nome en decembro 2003 kaj en junio 2004.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Svahillingva Vikipedio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.