Prijanka Ĉopra (hindie: प्रियंका चोपड़ा, Priyankā Coprā, angle Priyanka Chopra naskiĝis la 18-an de julio 1982 en Jamŝedpur, Ĝharkhando) estas barata aktorino en Bollywood.
Chopra plenkreskis en Bareli, Utar-Pradeŝo. Oni elektis ŝin en 2000 al Miss World.
Prijanka Ĉopra | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Priyanka Chopra प्रियंका चोपड़ा | |||||
Naskiĝo | 18-an de julio 1982 (41-jaraĝa) en Ĝamŝedpur | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Lingvoj | hindia • angla • marata vd | ||||
Loĝloko | Nov-Jorko vd | ||||
Ŝtataneco | Barato vd | ||||
Alma mater | La Martiniere Lucknow • John F. Kennedy High School • North Central High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Nick Jonas vd | ||||
Amkunulo | Nick Jonas vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Parencoj | Parineeti Chopra • Meera Chopra • Mannara vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | partoprenanto de belec-konkurso • filmaktoro • modmanekeno • kantisto • filmproduktoro • modelo vd | ||||
Laborkampo | kina aktorado • muziko • kantado • manekenado • kinfarado vd | ||||
Aktiva dum | 2002– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Prijanka studis en Lakhnau, Bareli kaj Boston. Post ŝia reveturo el Boston, ŝi ricevis peton por partopreni en la konkuro Femina Miss India, al kiu anoncis sin ŝiaj gepatroj, sen ŝia scio. Ŝi venkis la titolon kaj reprezentis sian landon en la elektokonkuro de Miss World 2000, kiun ŝi same venkis.
Poste ŝi ŝanĝis al aktorado kaj ludis en pluraj sukcesaj barataj filmoj, kiel Andaaz, Aitraaz kaj Mujhse Shaadi Karogi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Prijanka Ĉopra, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.