Bolivudo

Bolivudo (angle Bollywood) estas la petolnomo por la hindilingva kin-industrio, bazita ĉe Mumbajo, nome ĉefurbo de Maharaŝtro, nome dua plej loĝata ŝtato de la Respubliko Barato.

La termino estas ofte malĝuste uzata kiel sinekdoĥo por referenci al la tuto de la barata kinindustrio; tamen, ĝi estas nur parto de la granda barata kinindustrio, kiu inkludas aliajn produktajn centrojn kiuj produktoras filmojn en multaj lingvoj.

Bolivudo
Bolivudo.
Bolivudo
Prijanka Ĉopra, 2008.

En Mumbajo troviĝas la ĉefaj instalaĵoj de Bollywood aŭ esperante, Bolivudo, tiel nomita kaŭze de la simileco kun HollywoodHolivudo, ĉar Mumbajo estas la centro de la barata hindolingva kino-industrio, produktanta la plej multajn filmojn, tutmonde, ĉiujare. Por plivastigi la merkaton la bolivudaj filmoj ofte uzas la hindustanan lingvon, komprenatan ankaŭ en Pakistano. Ankaŭ filmoj en regionaj lingvoj de Barato estas produktataj. Ankaŭ la grandaj barataj televidstacioj kaj presaĵaj eldonejoj pliparte havas sian sidejon en Mumbajo. En 2002 en Barato estis produktitaj ĉirkaŭ 1.200 filmoj, la plimulto en Mumbajo.

Ĝenerala stilo de filmoj

La granda plimulto de la filmoj produktitaj en Bollywood estas buntaj kaj muzikaj, kies intrigo estas centrita sur amrakontoj. La kantoj en la filmoj estas kantitaj fare de la plej famaj kantistoj en Hindio. La produktitaj filmoj ricevas multe da publikeco: en reklamoj, afiŝoj, bildoj sur la muroj de la stratoj, en busoj, en vendejoj kaj ankaŭ en televidreklamoj.

Bollywood estas la plej sukcesa filmindustrio en hinda kino, kaj havas adorantojn ĉie tra la mondo. La populareco de Bollywood iom post iom pliiĝas en la mondo, kaj multaj filmoj, precipe tiuj produktitaj sub la aŭspicioj de grandaj produktentreprenoj kiel "Yash Raj Films" aŭ "Dharma Productions", sukcesas trarompi la limojn de Barato kaj atingi tutmondan sukceson. Unu el la kialoj de tio estas plialtigo de la buĝetojn por igi la filmojn pli modernaj.

Bollywood-filmoj ĉefe traktas amon, familion kaj doloron; Multaj filmoj havas malĝojan finon. La daŭro de averaĝa Bollywood-filmo estas 3-3.5 horoj.

Komence de la 21-a jarcento, la liberaligo de hinda kino pliiĝis relative, kaj ili komencis trakti temojn kiuj iam estis konsiderataj tabuoj, kiel ina higieno, viroj agantaj kiel " senhejmaj " aŭ diskriminacio kontraŭ virinoj en geedziĝo.

Malgraŭ la modernigantaj procezoj en Barato, neniuj seksaj aŭ nudaj scenoj estas filmitaj en Bollywood kaj ankaŭ kisoj kutime ne estas montritaj. Anstataŭe, la "sceno de la malseka sario" estas konsiderita bollywooda kliŝo en kiu la sario de la aktorino malsekiĝas tiel ke ĝi perdas sian impermeabilecon kaj gluiĝas al ŝia korpo laŭ la mezuro sufiĉa por sekse eksciti la spektanton sen montrado de eksplicita nudeco. La kampo de religioj ankaŭ estas konsiderata problema en kinematografia laboro, kaj kvankam ne ekzistas principe malpermeso trakti la temon, ĝi preskaŭ neniam estas traktita en la praktiko. Filmi perfortajn scenojn ne estas malpermesite.

Geaktoroj

Ekzemplaj filmoj

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

  • Alter, Stephen. Fantasies of a Bollywood Love-Thief: Inside the World of Indian Moviemaking. (ISBN 0-15-603084-5)
  • Begum-Hossain, Momtaz. Bollywood Crafts: 20 Projects Inspired by Popular Indian Cinema, 2006. The Guild of Mastercraftsman Publications. (ISBN 1-86108-418-8)
  • Bose, Mihir, Bollywood. A History, New Delhi, Roli Books, 2008. (ISBN 978-81-7436-653-5)
  • Dwyer, Rachel. Bollywood's India: Hindi Cinema as a Guide to Contemporary India (Reaktion Books, distributed by University of Chicago Press; 2014) 295 pages
  • Ganti, Tejaswini. Bollywood, Routledge, New York and London, 2004.
  • Ganti, Tejaswini. Producing Bollywood: Inside the Contemporary Hindi Film Industry (Duke University Press; 2012) 424 pages; looks at how major changes in film production since the 1990s have been influenced by the liberal restructuring of India's state and economy.
  • Gibson, Bernard 'Bollywood'. Passing the Envelope, 1994.
  • Jolly, Gurbir, Zenia Wadhwani, and Deborah Barretto, eds. Once Upon a Time in Bollywood: The Global Swing in Hindi Cinema, TSAR Publications. 2007. (ISBN 978-1-894770-40-8)
  • Joshi, Lalit Mohan. Bollywood: Popular Indian Cinema. (ISBN 0-9537032-2-3)
  • Kabir, Nasreen Munni. Bollywood, Channel 4 Books, 2001.
  • Mehta, Suketu. Maximum City, Knopf, 2004.
  • Mishra, Vijay. Bollywood Cinema: Temples of Desire. (ISBN 0-415-93015-4)
  • Pendakur, Manjunath. Indian Popular Cinema: Industry, Ideology, and Consciousness. (ISBN 1-57273-500-7)
  • Prasad, Madhava. Ideology of the Hindi Film: A Historical Construction, Oxford University Press, 2000. (ISBN 0-19-565295-9)
  • Raheja, Dinesh and Kothari, Jitendra. Indian Cinema: The Bollywood Saga. (ISBN 81-7436-285-1)
  • Raj, Aditya (2007) "Bollywood Cinema and Indian Diaspora" in Media Literacy: A Reader edited by Donaldo Macedo and Shirley Steinberg New York: Peter Lang
  • Rajadhyaksa, Ashish (1996), "India: Filming the Nation", The Oxford History of World Cinema, Oxford University Press, ISBN 0-19-811257-2.
  • Rajadhyaksha, Ashish and Willemen, Paul. Encyclopedia of Indian Cinema, Oxford University Press, revised and expanded, 1999.
  • Jha, Subhash and Bachchan, Amitabh. The essential guide to Bollywood. (ISBN 978-81-7436-378-7)

Eksteraj ligiloj

Tags:

Bolivudo Ĝenerala stilo de filmojBolivudo GeaktorojBolivudo Ekzemplaj filmojBolivudo Vidu ankaŭBolivudo NotojBolivudo BibliografioBolivudo Eksteraj ligilojBolivudoAngla lingvoBarata kinematografioBaratoHindia lingvoKinoMaharaŝtroMumbajoPetolnomoSinekdoĥoŜtatoj de Barato

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

HeroinoArdudCiferecepokoBârsăuLa Majstro kaj MartinelliRokokoKievoAcâșAtentomanka-hiperaktiva perturboDłużec (Malsupra Silezio)HTML5EsperantoKairoMilitvehikloLatina alfabetoISO 3166-1Malgrandaj KurilojŜtato PalestinoPakto de RoerichHolokaŭstoPaseroformaj birdojIsraeloEsperanto-gazetoSupra HungarujoTheodor HirschRuĝa LibretoMasturbadoAndrea MocenigoCaudielKatica IllényiNorda KarolinoPetrovice (distrikto Ústí nad Orlicí)Johano la 3-a SobieskiDucikloheksila dusulfidoHenry Morgenthau (la maljuna)Bohemia SiberioPentti SaaritsaMamoHavajoAmoroArcaicam EsperantomGyula FényesBabilejoLibecinaOprostoviceLibera verkoLos-AnĝelesoEndre FejérLeĝo de TonjoAngla lingvoSud-KoreioCarles Puigdemont i CasamajóSeksumadoMulhouse-Musées (stacidomo)Malvola orgasmoJerusalemoPopola Liberiga ArmeoSirioAlizaStir-helpa sistemoAli ĤameneiŜivo🡆 More