Petroselo (Petroselinum crispum) estas specio de petroselino (Petroselinum), dujara, spica herbo kun trioble plume dividitaj, plataj aŭ krispaj folioj (krispa petroselo, Petroselinum crispum subsp.
Ĝi estas hejma en Eŭropo kaj Okcidenta Azio, vaste kultivata precipe por aromaj folioj, kelkafoje ankaŭ por tubera radiko (radika petroselo).
Petroselo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Petroselinum crispum | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Petroselinum sativum (Mill.) Nyman & A.W.Hill | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
En kuirarto ofte uzatas la folioj de tiu palearktisa planto; en ĉi tiu formo oni foje nomas ĝin krispa petroselo. Petroselo fajnigas ĉefe supojn, saŭcojn, salatojn, kuiritajn terpomojn, kazeon, fiŝaĵojn kaj legomaĵojn. Oni enmetu ĝin post la kuirado. Fojfoje petrosela tufo aperas apud la manĝo kiel ornamaĵo.
En iuj regionoj oni kuiras la blankan tuberan radikon, kiu similaspektas al karoto sed havas iom pli fortan guston; en ĉi tiu formo oni foje nomas ĝin radikpetroselo (Petroselinum crispum subsp. tuberosum) estas subspecio de petroselo (Petroselinum crispum) kun dikiĝinta, oblonga kaj pinta pivotradiko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Petroselo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.