Pavio (itale Pavia ) estas urbo (ĉ.
70 000 loĝantoj) en norda Italujo, en la regiono Lombardujo, ĉe la rivero Tiĉino proksime de ĝia konfluo en Padon.
Pavio estas industria urbo (fakoj tekstila, metalmekanika, nutraĵa).
Pavio | |||||
komunumo de Italio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Lombardio | ||||
Provinco | PV Pavia | ||||
Geografia situo | , 9° 9′ O 45.1833333333339.1545° 11′ N, 9° 9′ O | ||||
Alto super marnivelo | 77 m | ||||
Areo | 62 km² | ||||
Loĝantaro | 70 636 (2023) | ||||
Loĝdenso | 1117 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | |||||
Patrono | Siro de Pavia | ||||
Festa tago | 9-a de decembro | ||||
Nomo de loĝantoj | pavesi | ||||
Poŝtkodo | 27100 | ||||
Imposta kodo | G388 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 018110 | ||||
Telefona prefikso | 0382 | ||||
Retpaĝo | http://www.comune.pv.it Pavia/ | ||||
Pavio estis ĉefurbo de la Langobarda Reĝlando. En 1359 la Visconti konkeris ĝin. En 1525 imperiestro Karolo la 5-a venkis kaj kaptis Franciskon la 1-an de Francujo en la Batalo de Pavio.
Estas fama universitato fondita en 1361. Aliaj vidindaĵoj estas la kastelo de la familio Visconti [visKONti] (15-a jc.), la romanika preĝejo San Michele [san miKEle] (Sankta Miĥael), la lombardstila preĝejo San Pietro [san PJEtro] (Sankta Petro), kie ripozas la korpo de Sankta Aŭgusteno, kaj, ekstere de la urbo, la renoma kartuzio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pavio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.