Parodio (greke παρωδία parōdía „hipokrite misprezentita kanto“) esprimas en la Literaturo la karikaturan, troigan aŭ primokan imitadon de konata verko aŭ elstara persono, je kio oni ja prezentas la formon aŭ (je personoj) tipajn kondutmanierojn, sed submetas alian, ne konvenan enhavon.
Pro la klara variigo per tio starigita kontraŭ la konata originalo ekestas humura efiko. Parodio ne nepre havus primokan karakteron, ĝi povas eĉ omaĝi.
Parodioj ne nepre bezonas konkretan originalon. Ankaŭ ĝenro entute povas esti parodita, se ĝia formo estas bone rekonebla. Literaturteorie parodio kompreneblas kiel specifa formo de interteksta verkado. Oni povas parodii literaturajn, teatrajn, muzikajn aŭ filmajn verkojn samkiel novajn mediojn kiel komputilajn ludojn.
La parodio kiel tia unue nur estas certa tekniko de la verkado. Se parodio kunligas ekz. socikritikon, ĝi tiam povas akiri satirajn trajtojn; jen la parodio povas servi la satiron.
Formoj proksime parencaj al la parodio estas la travestio, la persiflaĵo kaj la pastiĉo. Kromformo de la parodio estas la ĉentono.
Kiel unu el la plej antikvaj parodioj oni rigardas la verkon Rano-musa milito, unue atribuita al Homero, sed fakte el la 1-a jarcento a.K., kiu parodie imitas i.a. la militscenojn de la Iliado.
La parodio en la 17-a / 18-a jarcento estas la origino de la populara, nekortega teatro en Eŭropo. Tio devenas de la fakto, ke la baroka dramo resp. la opero evoluis ĉe la kortegoj kaj ne estis alireblaj por la normalularo. (Italio parte spertis pro la publikeco de la opero alian evoluon.) La migrantaj aktoroj do imitis la kortegan teatron surbaze de presitaj (unue italaj kaj francaj) tekstoj. Ĉar ili neniam povis samniveli kun siaj idealuloj, ilia prezentado iĝis parodio. El tio mizero fontis nova afero, pro tio ke ili nun konscie karikaturis la kortegan vivon.
Sur la parizaj jarfoiroj en la 18-a jarcento antaŭ la granda revolucio evoluis vaste perceptata kulturo de la teatra parodio kaj travestio, kiu ekigis multajn teatrospecojn de la 19-a jarcento kiel komikan operon, pantomimon, melodramon kaj farson.
La Malnov-Viena Popolteatro ofte prenis bonkonatajn operojn aŭ teatraĵojn kiel modelon aŭ ironie citis ilin. Johann Nestroy ekz. parafrazis kompletajn verkojn (Judit kaj Holofernes, Johano la diablo, Tannhäuser) aŭ eĉ prunteprenis je Mozart (La talismano, Inferotimo).
Kelkaj famaj ekzemploj por filmparodioj estas i.a.:
La medio de la parodio ne ĉiam devas esti sama kiel tiu de la modelo
En la muziko la nocio unue havis alian signifon. Parodio aŭ parodiado estis en la baroka muziko kaj en la klasika muziko la aliformigo de muzika verkoj por utiligi ĝin por aliaj celoj aŭ adaptigi ilin al aliaj sonimagoj. Tiu ĉi transformigo povas esti nova tekstsubmetado (vd. ankaŭ kontrafakturo) aŭ nura muzika-kompozicia.
Ekzemploj troviĝas ĉe Händel, Bach, Haydn kaj multaj aliaj. Parodioj tiasencaj estas ankaŭ la transformaĵoj de muzikaĵoj, ekz. el muzikaloj, kiujn komponis muzikistoj de la moderna ĵazo.
Ekde la 18./19-a jarcento parodio ankaŭ en muziko pli kaj pli signifas karikatura, satira aŭ ironia imitado de certaj muzikĝenroj, stiloj aŭ aranĝoteknikoj. Ekzemploj estas verkoj de P. D. Q. Bach aŭ Gerard Hoffnung.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Parodio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.